Bucegi

From Wikipedia, the free encyclopedia

Bucegi
Remove ads

La montoj Bucegi [buĉeĝj] situas en centra Rumanio, sude de la urbo Braŝovo. Ili formas parton de la montoĉeno de Transilvaniaj Alpoj de la Karpatoj.

Thumb
La montoj Bucegi printempe.
Rapidaj faktoj montara-geografia regiono, montara sistemo [+] ...

Oriente la montoj Bucegi havas multajn krutajn deklivojn al la populara turisma allogaĵo de la valo Prahova (Buşteni kaj Sinaia). La plej alta montopinto estas la Altebenaĵo Bucegi, kie la vento kaj la pluvo skulptis la rokojn laŭ formo de spektaklaj figuroj kiaj la Sfinkso kaj Babele.

Ili estas dividitaj en tri partojn:

  • Montoj de la Montopinto Omu - 2.505 metroj
  • Montoj Leaota (Montopinto Leaota - 2.133 m)
  • Montoj Piatra Craiului (Montopinto Baciului - 2238 m)

Tiu montara regiono de Rumanio posedas unu de la plej grandaj koncentriĝoj de grandaj karnovoruloj de Eŭropo. Ursoj, lupoj kaj linkoj havas en tiu natura parko kaj en la resto de la montoĉeno unu el siaj lastaj rifuĝejoj en Eŭropo. Eblas vidi ankaŭ kapreolojn, aprojn kaj cervojn en tiuj enormaj arbaroj. En la plej altaj zonoj troviĝas ĉamoj.

Malavantaĝo por naturalistoj kaj naturŝatantoj estas la granda praktikado de turismo en la zono kaj la granda kvanto de rubo survoje. Bedaŭrinde ne ĉiuj en Rumanío zorgas tiujn naturajn lokojn kiuj estas inter la plej bonkvalitaj de Eŭropo.

Remove ads

Bildaro

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads