Sinaia

urbo en nuna Rumanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Sinaia
Remove ads

Sinaia [sinaja] estas urbo situanta en la distrikto Prahova en Rumanio, en la valaĥia regiono, ĉe la malsupro de la montoj Buĉeĝi kaj Baiu, en la Prahova Valo.

Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...

Ĝia meza alteco estas 880m super la marnivelo.

Remove ads

Historio

Sinaia estis unuafoje menciita en dokumentoj en la jaro 1690, sub la nomo Izvorul (La Fonto).

Ekde 1874 ĝi portas la nunan nomon – "Sinaia" – nomo pri kiu la tiutempaj dokumentoj supozas ke ĝi devenas el "Sinajo", la Sankta Monto, vizitita de Spătarul Mihai Cantacuzino (Princo Mihajlo Kantakuzino) – tiu, kiu konstruigis en la urbo la monaĥejon "Endormiĝo de la Dipatrino" (1690–1695), laŭ la modelo de la monaĥejo "Sankta Helena" sur la monto Sinajo.

Thumb
kirko de la ortodoksa monaĥejo de Sinaia
Remove ads

Monumentoj

Monaĥeja preĝejo

La monaĥeja kirko estas konstruita laŭ la spirito de la epoko de la princo Constantin Brâncoveanu (Konstanteno Brankovano) kaj ĝian internon pentris en originala rumana stilo la fama tiutempa pentristo Pârvu Mutu kaj Arsenie Boca.

Kastelo Peleŝ

La reĝo Karolo la 1-a deklaris Sinaia "reĝa somerrezidejo" kaj konstruigis tie la Kastelon Peleŝ, kiu restas la ĉefa pitoreskaĵo de la urbo. Konstruita inter 1873–1883 (la unua etaĝo) kaj 1896–1914 (la dua etaĝo) en la arkitektura stilo de la Germana Renesanco, laŭ la planoj de la viena arkitekto Vilhelmo de Doderer kaj de la germana Johano Schultz el Lembergo, la kastelo estos transformata laŭ gotika maniero de la ĉeĥa arkitekto Karel Liman, en la jaroj 1896–1914. La tuta konstruaĵo konsistas el 160 ĉambroj kaj havas centran turon altan je 66 metroj, kiu donas al ĝi fabelan bildon.

Nuntempe la Kastelo Peleŝ estas unu el la plej vizitataj rumanaj muzeoj. Ĝiaj salonoj, ĉambroj, koridoroj diversstilaj proponas al la vizitantoj agrablajn surprizojn, la sinsekvo de diversaj stiloj estas vera leciono pri arto. La fajna meblaro, la speguloj de Murano, barokaj baldakenoj, la ĉambroj remburitaj per kordova ledo kaj mirindaj vitraloj estas tiom da altiraĵoj, kiuj atendas tiujn, kiuj eniras en la fantastan mondon de tiuj internaĵoj. La biblioteko enhavas valorajn librojn kaj inkunablojn senprezajn, kaj la korto de la palaco havas multnombrajn statuajn grupojn, dignajn je subĉiela muzeo.

La Kazino

Ĝi estis konstruita en 1912 laŭ la modelo de la montekarla kazino.

Muzeo George Enescu

Ĝi estas vilao konstruita inter la jaroj 1921–1922 laŭ la planoj de la muzikisto, kiu tie verkis parton de sia verkaro. Ĉi tie Enesku gastigis dum tri sinsekvaj someroj sian grandan amikon Yehudi Menuhin.

Hodiaŭ Sinaia estas grava turisma centro, kie okazas prestiĝaj sciencaj, kulturaj kaj artaj aranĝoj naciaj kaj internaciaj.

Remove ads

Ekonomio

Sinaia estas skisportejo, kie oni organizas ĉiujare sportajn aranĝojn.

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads