Tujetsch

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Tujetsch
Remove ads

Tujetsch estas komunumo de la komunumaro Cadi/Disentis kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 1791 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009. La ĉefloko de la komunumo estas Sedrun.

Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Remove ads

Geografio

Tujetsch estas la plej okcidenta komunumo de Kantono Grizono. Ĝi situas en la supra parto de la distrikto Surselva, la fontregiono de Antaŭa Rejno. La Lago de Toma sur alteco de 2345 m m.s. estas konsiderata kiel la fonto de la Antaŭa Rejno. La plej alta punkto de la komunumo estas la monto Péz Tgietschen, kies kulino situas sura alteco de 3327 m s.m. La komunumo konsistas el la ĉefloko Sedrun kaj norde de Rejno la frakcioj Tschamut, Selva, Rueras/Dieni, Camischolas/Zarcuns, Gonda kaj Bugnei, kaj sude de Rejno Surrein kaj Cavorgia.

Remove ads

Najbaraj komunumoj

La komunumo Tujetsch limas en nordo al Silenen (UR), en nordoriento al Disentis/Mustér, en sudoriento al Medel (Lukomagno), en sudo al Quinto (TI), en sudokcidento al Airolo (TI).

Trafiko

Tra Tujetsch pasas la kantona ĉefvojo n-ro 19 de Ilanz tra Disentis kaj Oberalppasejo al Andermatt. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la trajnlinio de la Matterhorn-Gotthard-Fervojo de Disentis tra Operalppasejo kaj Furkatunelo tra Brigo al Zermatt en Kantono Valezo. Kiam vintre la pasejvojo estas fermita la fervojo estas la unika trafikkonekto de Grizono al okcidento. Al sudo ekzistas pasejo kun piedvojo al Airolo en Kantono Tiĉino nome la Bornengopasejo kaj norden la Chrützli-Pasejo al Maderanervalo en Kantono Urio, kiu ankaŭ nur piede paseblas.

Historio

La unua dokumenta mencio de Tujetsch datiĝas el la jaro 1237 kiel Thiuesch. La teritorio de Tujetsch estis loĝita ekde la 8-a jarcento flanke de Disentis. La komunumo dum mezepoko apartenis al la tribunalo Cadi. Ekde la 12-a jarcento al Tujetsch almigris valzoj. Ili romanĉiĝis ĝis la 15-a jarcento, tamen restis multaj alemanlingvaj loknomoj. [1]

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads