Bulbotubero
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La bulbotubero (latine bulbotūber) aŭ firma bulbo[1] aŭ (laŭ PIV evitinde[2]) kormo (latine cormus) estas la mallonga, vertikala, ŝvelinta subtera tigo (bulbosimila tubero) de plantoj (kutime ĉe unukotiledonaj), servanta kiel rezervaĵa organo por travivi vintron aŭ aliajn malfavorajn kondiĉojn kiel someran sekegon kaj varmegon (trasomerumo). La bulbotubero estas tipe ĉirkaŭata de protekta maldikaj membranoj, tunikoj aŭ skvamoj. Interne la bulbotubero konsistas el amelo-entenaj parenĥimaj ĉeloj. La bulbotuberoj povas esti elfositaj kaj uzataj por plurobligo (reprodukto) de la planto (ekz. taro aŭ kolokasio). Ili estas similaj ekstere al bulbo, tiel oni kelkfoje erare nomas ilin per tiu nomo.
Remove ads
Ekzemploj
Jen kelkaj specioj de kultivataj plantoj, kiuj havas bulbotuberojn:
- Multaj plantoj el la familio iridacoj, kultivitaj por siaj floroj (krokuso, gladiolo, iriso, kaj Montbretia)
- kolokasio (taro) kaj similaj plantoj de arumacoj.
- Bulbotuberoj de Colocasia esculenta
- Bulbotubero de Crocosmia
- Bulbotubero de Gladiolus
- Bulbotuberoj de Crocus chrysanthus
- Bulbotuberoj de Kabuyea hostifolia
- Bulbotuberoj de la banano (Musa)
Remove ads
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads