Bulgara Esperanto-Teatro estis teatra grupo da elstaraj bulgaraj aktoroj fondita sub la aŭspicio de la Bulgara Esperanto-Asocio (BEA) en 1958. Ĝi internacie prezentis esperantlingvajn teatraĵojn dum 23 Universalaj Kongresoj de 1959 ĝis 1997, en pluraj Internaciaj Junularaj kongresoj de TEJO kaj IFEF-kongresoj. BET partoprenis unuan fojon en nacia kongreso de BEA en 1958, en UK en 1959 kaj en IJK en 1964
De 1970 ĝis 1983 la grupo surscenigis teatraĵojn sub la gvidado de Kiril Draĵev. Dum kelkaj jaroj Anani Anev kaj Belka Beleva prezentis sub nomo AABB. En 1989 grupo da aktoroj el Teatro de la Junularo en Sofio formis la novan konsiston de BET. BET prezentiĝis per siaj spektakloj antaŭ miloj da spektantoj en dekoj da landoj. BET festis sian duonjarcentan jubileon la 16-an de oktobro 2008 en la salono de la Urba biblioteko en Sofio.