Burasko

ventega vetero From Wikipedia, the free encyclopedia

Burasko
Remove ads

En meteologio, burasko[1] estas vetero de ventego kun precipitiĝo.

Thumb
Post burasko — ŝiprompigantoj, pentraĵo de James Hamilton

Priskribo

Burasko signifas la kondiĉon de rapidega, fortega vento kune kun ia precipitiĝo — pluvo, neĝo, hajlo ktp. Ĝi estas speciale danĝera por akvoveturiloj en la maro.

La preciza kriterio de buraskeco varias. Laŭ la Boforta skalo, la proksimume ekvivalenta anglalingva termino gale estas uzata por la kategorioj 7, 8, kaj 9 (14–24 m/s); pli fortaj ventoj nomiĝas ŝtormo.

Etimologio

La termino burasko devenas de latinidaj terminoj: france bourrasque, itale burrasca, hispane borrasca, portugale borrasca, origine el latine Boreās, antikve-greke Βορέᾱς, boréāsboreo”.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads