Burghausen

komunumo en Bavario, Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Burghausen
Remove ads

Burghausen estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Altötting de la federacia lando Bavario. Fine de decembro 2024 la komunumo havis 19558 loĝantojn.

Thumb
Rapidaj faktoj efika distrikta komunumo • urba komunumo de Germanio, Ĝemelurboj ...
Remove ads

Situo

Burghausen situas ĉe rivero Salzach, kiu tie konsistigas la landlimon al Aŭstrio. Ekzistas du vojaj pontoj.

Ĉar la valo de Salzach tie profundas ĉirkaŭ 60 metrojn, la urbo estas nature dividita al du partoj. La historia parto (Altstadt = malnova urbo) ĉe la rivero situas je alto de ĉirkaŭ 360 m super marnivelo. Ĝia centro estas la urba placo (Stadtplatz), kiu plenigas la spacon inter la rivero kaj la kastela monto.

La nova parto (Neustadt = nova urbo), kiu ekestis komence de la 20-a jarcento, situas sur ebenaĵo 60 metroj pli alta. Samnivele situas la historia kastelo, konstruita sur mallarĝa montokresto, kiu etendiĝas en la rivervalon. Pro la formo de tiu kresto la kastelo ja estas 1 km longa (la plej longa en Eŭropo), sed nur kelkdek metrojn larĝa. Oriente de la monto situas la malnova parto de Burghausen kaj river Salzach, aliflanke lago Wöhrsee.

Norde la la nova urboparto situas industria areo, kie produktas la kemiaj kompanioj Wacker-Chemie kaj ÖMV.

Remove ads

Famuloj

Vidindaĵoj

Bildaro

Thumb
Historia parto de Burghausen
Thumb
Panoramo de la kastelo, vido de oriento
Thumb
La kastelo, vido de okcidento
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads