CNN

Usona televida kanalo pri novaĵoj From Wikipedia, the free encyclopedia

CNN
Remove ads

Cable News Network (Kabla novaĵo-reto, CNN mallonge) estas perkabla televido-reto, fondita la 1-an de junio en 1980 fare de Ted Turner kaj Reese Schonfeld en Atlanta, Usono. Oni kutime agnoskas ke CNN konceptis la ideon de tut-diurna raportado de novaĵoj.

Rapidaj faktoj Lando, Premioj • Peabody Awards • Golden Nymph for Best 24-Hour News Program • Premio por la Kvar Liberecoj: Libereco pri Parolado • Premio George Polk • Premio por la Kvar Liberecoj • News and Documentary Emmy Awards • Walter Cronkite Award for Excellence in Journalism • Premioj Princino de Asturio pri Komunikado kaj Homsciencoj vd ...

CNN apartenas al la Time Warner-konzerno, kaj ĝi dissendas en la angla lingvo. Ekde post ĝia fondo oni fondis imitaĵojn, ekz. la kanalo Fox News (nuntempe la plej populara novaĵ-kanalo), kaj la trialokaj MSNBC en Usono kaj Al-Ĝazira internacie.

Krom la naciaj usonaj eventoj-sendilo CNN, estis kreita fare de la sama firmao la same anglalingva internacia sendilo CNN International, kiun povas kapti pli ol unu miliardoj da homoj en 212 landoj.

CNN kaj CNN International estis mondkonataj tra la intenziva eventodisdono dum la 2-a Golfa Milito. Ĝi estis la sola televida kanalo kiu raportis pri bombardo de Bagdad en viva sendado. Post du jaroj ĝi komunikis pri atako kontraŭ la moskva parlamento.

En 2000, Time Warner elaĉetis la fondinton Ted Turner, kiu nuntempe ne plu havas influon je la televido.

Post la enpotenciĝo de la konservativa ideologio en la Usono, CNN perdas iom post iom sia avangardismo. La plej populara kabla televido iĝas Fox News, apoganto de la konservativismo.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads