Kaljaro

Itala municipo, ĉefurbo de la samnoma metropola urbo kaj de la Aŭtonoma Regiono Sardio From Wikipedia, the free encyclopedia

Kaljaro
Remove ads

Kaljaro (itale Cagliari, IFA: [ˈkaʎʎari], sarde Casteddu, katalune Càller) estas komunumo de Italio, ĉefurbo de la Metropola urbo Kaljaro, antaŭe de la samnoma provinco Kaljaro (malfondita en 2016) kaj de la aŭtonoma regiono Sardio. Ĝi situas en la suda parto de la insulo kaj estas signifa loĝloko ekde la antikva epoko. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 148 117 loĝantoj sur areo de 86,05 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 721 loĝantoj/km².

Thumb
Rapidaj faktoj Ĝemelurboj, Ŝtato ...

Kristana patrono estas la sankta Saturnino, kies memortago sekve estas la komunuma festotago. Najbaraj komunumoj estas Assemini, Capoterra, Elmas, Monserrato, Quartu Sant'Elena, Quartucciu, Selargius kaj Sestu, kaj kiel unuopaj subdividaĵoj listiĝas Pirri, Poetto kaj Giorgino.

La urbo Cagliari estas universitata kaj ĉefepiskopa sidejo. Urbo de multjarmila historio, ĝi estas la administra historia centro de la insulo ĉar ĝi estis, sub la nomo de Karalis, la ĉefurbo de la provinco Corsica et Sardinia dum la romia periodo kaj poste la ĉefurbo de la Reĝlando Sardio de 1324 ĝis 1720, kaj tiam de 1798 ĝis 1814. Ĝia haveno estas klasifikita kiel "internacia" pro sia graveco en la itala kaj la internacia scenoj; ĝi malvolvas komercajn, industriajn kaj turismajn funkciojn kaj servojn por pasaĝeroj.

Remove ads

Vidindaĵoj

Servoj

La Universitato de Cagliari aŭ Universitato de Kaljaro (en itala: Università degli Studi di Cagliari) estis fondita en 1606 kaj estas organizita en 11 fakultatoj aŭ altlernejoj.

Sporto

En 2013 la Federacia Pokalo (nova nomo ekde septembro 2020 Pokalo Billie Jean King), la plej grava konkurso pri naciaj virinaj naciaj teamoj de teniso, okazis en Kaljaro.

Vidu ankaŭ

Fontoj

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Cagliari itale.

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads