Teniso

sporto ludata per rakedo kaj malgranda pilko From Wikipedia, the free encyclopedia

Teniso
Remove ads

Teniso estas rakedsporto, kutime ludata de du homoj, sed ankaŭ foje de kvar homoj (para teniso). Specifa para ludo estas la ambaŭseksa para ludo, kiam ĉiu teamo konsistas el unu viro kaj unu virino. Estas principe tri kategorioj de tenisejo, nome la gazona, malmola kaj batita terenoj.

Rapidaj faktoj speco de sporto • ŝatokupo, pilkosporto • rakeda sporto • olimpika sporto ...

Dumlude, la ludantoj ĉiam devas revenigi la pilkon per siaj rakedoj al kontraŭa kampo, provante samtempe malebligi tion al oponanto(j).

Remove ads

Historio

Antaŭaĵoj

Franca prateniso nomiĝas Jeu de Paume (ludo per manplato) kaj ludiĝis en monaĥejkortoj kaj poste en pilkoludejoj sur oktangula kampo. Ludantoj ĵetis pilkon de unu flanko, batante ĝin super reto kontraŭ vando, kiu troviĝis laŭ ludkampo. Spektantoj sidis kontraŭavande. Linioj apartigis kampon en kvar 15 colojn (apenaŭ 40 centimetrojn) larĝajn je reto paralelajn striojn.

Thumb
Jeu de paume en la 17a jarcento.

Historiistoj kredas, ke la antikva origino de la ludosporto estas en la 12a jarcento en norda Francio, kie la pilko estis frapita per la manplato.[1] Ludoviko la 10-a de Francio estis entuziasma ludanto de jeu de paume ("ludo de manplato"), kio evoluis en reĝa teniso, kaj iĝis elstara kiel la unua persono kiu konstruis subtegmentan tenisejon en la moderna stilo. Ludoviko estis malkontenta ludante tenison subĉiele kaj pro tio li havis subtegmentajn fermitajn ludejojn faritajn en Parizo "ĉirkaŭ la fino de la 13a jarcento".[2] Baldaŭ tiu desegno etendiĝis tra reĝaj palacoj tra la tuta Eŭropo.[2] En junio 1316 en Vincennes, Val-de-Marne, kaj post partikulare laciga ludo, la reĝo Ludoviko trinkegi grandan kvanton da malvarma vino kaj poste mortis ĉu pro pneŭmonito aŭ pro pleŭrezio, kvankam estas ankaŭ suspekto de venenigo.[3] Pro la tiutempaj rakontoj de lia morto, Ludoviko la 10-a estas la unua tenisisto konata per sia nomo en la historio.[3] Alia el la fruaj entuziasmuloj de la ludo estis la reĝo Karlo la 5-a de Francio, kiu havis kortegan ludejon en la Luvra Palaco.[4]

Ne estis ĝis la 16a jarcento kiam la rakedoj venis al uzado kaj la ludo komencis esti nomata "teniso", el la franclingva termino tenez, kiu povas esti tradukita kiel "tenu!", "ricevu!" aŭ "kaptu!", nome interjekcio uzata kiel alvoko de la servanto (ekludanto) al sia kontraŭanto.[5] La ludo estis populara en Anglio kaj Francio, kvankam la ludo estis ludita nur subtegmente kie la pilko estas frapata kontraŭ la muro. Ankaŭ Henriko la 8-a de Anglio estis granda sekvanto de tiu ludo, kiu estas nune konata kiel reĝa teniso.[6] Dum la 18a kaj komenco de la 19a jarcentoj, kiam la reĝa teniso malpliiĝis, novaj raketosportoj aperis en Anglio.[7]

La invento de la unua gazontondilo en 1830, en Britio, estas foje konsiderita kiel katalizilo, por la preparado de modern-stilaj herbaj tenisludejoj kaj similaj sportejoj. Tio siavice kondukis al la kodigo de modernaj reguloj por multaj sportoj, kiel gazonteniso, plej futbalaj kodoj, herbokegloj kaj aliaj.[8]

Moderna teniso

Inter 1859 kaj 1865 Harry Gem, advokato kaj lia amiko Augurio Perera disvolvigis ludon kiu kombinis elementojn de rakedosportoj kaj de la eŭska pilkoludo nome pelota, kiun ili ludis sur la kroketludejo de Perera en Birmingham en Anglio.[9][10] En 1872, kun du lokaj doktoroj, ili fondis la unuan tenisklubon de la mondo en Avenue Road, Leamington Spa.[11] Tie estis kie "lawn tennis" (gazonteniso) estis uzita kiel nomo de agado fare de klubo por la unua fojo. Post Leamington, la dua klubo kiu praktikis la ludon de teniso ŝajne estis la Edgbaston Archery and Croquet Society, ankaŭ en Birmingham.

En Tennis: A Cultural History, Heiner Gillmeister malkovris, ke la 8an de decembro, 1874, brita arme-oficiro Walter Clopton Wingfield skribis al Harry Gem, komentante, ke li (Wingfield) estis eksperimentanta per sia versio de gazonteniso “por unu jaro kaj duono”. En decembro 1873, Wingfield desegnis kaj patentis ludon kiun li nomis sfairistikè (greke σφαιριστική, signife "pilko-ludado"), kaj estis tuj konata simple kiel "sticky" (glueca, svita) – por la distrado de gastoj en ĝardenfestoj en la bieno de sia amiko en Nantclwyd Hall, en Llanelidan, Kimrio. [12] Laŭ R. D. C. Evans, torfherbeja agronomo, "Ĉiuj sporthistoriistoj konsentas, ke [Wingfield] meritas multon de la konsidero pro la disvolvigo de la moderna teniso."[7][13] Laŭ Honor Godfrey, muze-kuratoro en Wimbledon, Wingfield "popularigis tiun ludon enorme. Li produktis skatolitan aron kiu inkludis reton, fostojn, rakedojn, pilkojn por la ludo – kaj plej grava el tio kion oni havas, liajn regulojn. Li estis absolute terura en merkatigo kaj li sendis sian ludon tra la tuta mondo. Li havis tre bonajn konektojn kun la klerikaro, la juristaro kaj la aristokrataro kaj sendis milojn da ludilaron en la unua jaro aŭ io tia, en 1874."[14] La plej antikva ĉiujara konkurso de teniso en la mondo okazis en la Leamington Lawn Tennis Club en Birmingham en 1874.[15] Tio estis tri jarojn antaŭ la All England Lawn Tennis and Croquet Club okazigos sian unuan ĉampionecon en Wimbledon, en julio 1877. La unua ĉampioneco finis per grava debato pri kiel normigi la regulojn.[14]

Thumb
Herboteniso en Usono, 1887.

En Usono en 1874, Mary Ewing Outerbridge, juna sociemulo, revenis de Bermudo kunportante sfairistikè ekipaĵon. Ŝi iĝis fascinita per la ludo de teniso post vidado de ludado de britaj armeoficiroj.[16] Ŝi aranĝis tenisejon ĉe la Staten-Insula Kriketklubo ĉe Camp Washington, Tompkinsville, Staten-Insulo, Novjorkio. La unua American National-ĉampioneco estis ludita tie en septembro 1880. Anglo nomita O.E. Woodhouse gajnis la unuopaĵan titolon, kaj arĝentan tason kun valoro de 100 usonaj dolaroj, per venkado de kanadano I. F. Hellmuth.[17] Ekzistis ankaŭ parludo kiu estis venkita fare de loka paro. Ekzistis malsamaj reguloj ĉe ĉiu klubo. La pilko en Bostono estis pli granda ol tiu normale uzata en Novjorko.

La 21an de majo 1881, oni kreis la plej fruan tutlandan tenisorganizon en la mondo[18], nome la United States National Lawn Tennis Association (nune la United States Tennis Association (Usona Tenis-Asocio)) por normigi la regulojn kaj organizi konkursojn.[19] La Usona Nacia Vira Unuopaĵ-Ĉampioneco, nun la US Open, unue estis okazigita en 1881 ĉe la Newport Kazino, Newport (Rod-Insulo).[20] La Usonaj Naciaj Virinaj Unuopaĵ-Ĉampionecoj unue estis okazigitaj en 1887 en Filadelfio.[21]

Thumb
Duonfinalo en 1890 ĉe la Usona Tenisĉampioneco ĉe Newport (Rod-Insulo). Matĉo inter Oliver Campbell kaj Bob Huntington.

Teniso iĝis populara ankaŭ en Francio, kie la Francaj Ĉampionecoj datiĝas el 1891, kvankam ĝis 1925 ili estis malfermitaj nur al tenisistoj kiuj estis membroj de francaj kluboj.[22] Tiel, Wimbledon, la US Open, la Franca Malferma Turniro kaj la Australian Open (datiĝanta al 1905) iĝis kaj restis la plej prestiĝaj okazaĵoj en teniso.[23][24] Kune, tiuj kvar okazaĵoj estas nomitaj la Majoroj aŭ Ŝlemoj (esprimo pruntita de briĝo prefere ol basbalo).[25]

En 1913, la International Lawn Tennis Federation (ILTF), nune Internacia Tenisa Federacio (ITF), estis fondita kaj ĝis establis tri oficialajn turnirojn kiel ĉefaj tiamaj ĉampionecoj. La World Grass Court Championships (Monda Herbotenisa Ĉampioneco) estis atribuita al Granda Britio. La World Hard Court Championships (Monda Durtenisa Ĉampioneco) estis atribuita al Francio; la termino "hard court" (malmola ludejo) estis uzita por terludejoj (argilaj) tiame. Krome kelkaj turniroj okazis en Belgio. Kaj la Mondaj Kovritludejaj Ĉampionecoj (World Covered Court Championships) por subtegmentaj ludejoj estis aljuĝitaj ĉiujare; Svedio, Francio, Britio, Danio, Svislando kaj Hispanio ĉiuj aranĝis la turniron.[26] Ĉe renkontiĝo okazigita la 16an de marto 1923 en Parizo, la titolo "Monda Ĉampioneco" estis faligita kaj nova kategorio de "Oficiala Ĉampioneco" estis kreita por okazaĵoj en Britio, Francio, Usono kaj Aŭstralio[27] - la hodiaŭaj Grandŝlem-okazaĵoj.[26][28] La efiko en la kvar ricevantaj landoj por anstataŭigi la "mondĉampionecojn" per "oficialaj ĉampionecoj" estis simpla en ĝenerala signifo: ĉiu iĝis grava lando de la federacio kun plifortigita voĉdonpovo, kaj ĉiu nun funkciigas gravan okazaĵon.[26]

La ampleksaj reguloj promulgitaj en 1924 fare de la ILTF restis plejparte stabilaj en la sekvaj 80 jaroj, kaj la unu grava ŝanĝo estis la aldono de la rompa sistemo dezajnita fare de Jimmy Van Alen.[29] Tiun saman jaron, teniso retiriĝis de la Olimpikoj post 1924, sed revenis 60 jarojn poste kiel sub-21-jaraĝa montra okazaĵo en 1984. Oni supozas, ke tiu reinstalo estis atingita per la klopodoj de tiama ITF-prezidanto Philippe Chatrier, ITF-ĝenerala sekretario David Gray kaj ITF-vicprezidanto Pablo Llorens, kun subteno de la prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato nome Juan Antonio Samaranch. La sukceso de la okazaĵo estis efika, kaj la IOK decidis reenkonduki tenison kiel plen-medala sporto ĉe Seulo en 1988.[30][31]

Thumb
Para tenisludado dum la Somera Olimpiko 1896.

La Davisa Pokalo, ĉiujara konkurso inter viraj naciaj teamoj, datiĝas el 1900.[32] La analoga konkurso por la naciaj teamoj de virinoj, nome Fed-Pokalo, estis fondita kiel Federacia Pokalo en 1963 por festi la 50-an datrevenon de la fondo de la ITF.[33]

En 1926, reklamanto C. C. Pyle establis la unuan profesian tenisturneon kun grupo de usonaj kaj francaj tenisistoj ludantaj montro-matĉojn al pagantaj publikoj.[34][35] La plej rimarkindaj el tiuj fruaj profesiuloj estis la usona Vinnie Richards kaj la francino Suzanne Lenglen.[34][36] Ludantoj fariĝintaj profesiaj ne plu rajtis konkuri en la plej gravaj (amatoraj) turniroj.[34]

En 1968, komercaj premoj kaj onidiroj de kelkaj amatoroj prenantaj monon subtable kaŭzis la rezignon de tiu distingo, inaŭgurante la Malferman Epokon (Open), en kiu ĉiuj ludantoj povis konkuri en ĉiuj turniroj, kaj pintaj ludantoj povis vivteni sin de teniso.[37] Je la komenco de la Malferma Epoko, la establado de internacia profesia tenisa cirkvito, kaj enspezoj de la vendo de televidrajtoj, la populareco de teniso disvastiĝis tutmonde, kaj la sporto forĵetis sian etburĝan anglalingvan bildon[38] (kvankam estas agnoskite ke tiu stereotipo daŭre ekzistas).[38][39]

En 1954, Van Alen fondis la Internacian Tenisan Famhalon, senprofitan muzeon en Newport, Rod-Insulo.[40] La konstruaĵo enhavas grandan kolekton de tenismemorindaĵoj same kiel famhalon honorantan eminentajn membrojn kaj tenisistojn de la tuta mondo.[41]

Remove ads

Reguloj

Thumb
Tenisaj pilkoj ĉe la 2012 franca Turniro
  • Ĉiu ludanto povas frapi la pilkon nur unufoje laŭvice.
  • La ludanto, kiu pilkofrapas la unua, povas fari same dum la daŭro de unu ludo. La rivalo pilkofrapos la unua en la sekva ludo kaj tiel plu laŭvice.
  • La pilko povas frapi la grundon nur unufoje antaŭ la ludanto de tiu flanko pilkofrapu. Se la pilko tuŝas la grundon duafoje, la posedanto de tiu flanko perdas po unu poenton.
  • Neniu ludanto rajtas tuŝi la reton; tio estus malvenko de la poento.
  • La ludantoj ŝanĝas de flanko de la ludejo laŭlonge de la matĉo; fine de la unua, tria, kvina ludo kaj foje sesa ludo, depende de la atingitaj poentoj.
  • La ludanto kiu pilkofrapas la unua devas lanĉi la pilkon diagonale al la kontraŭa flanko. Se dumvoje la pilko ne atingas la rivalan flankon aŭ tuŝas la reton antaŭ iri tien, la frapinto rajtas pilkofrapi denove; sed se tio ripetiĝas perdas po unu poenton: 15, 30, ktp.
  • Se dum la ludo, la pilko tuŝas la reton kaj falas en la ĝusta parto de la rivala flanko, tio validas, kvankam oni konsideras ĝin ĝenerale maleleganta poento, kaze de venko.
Remove ads

Ekipaĵo

Parto de la allogeco de teniso devenas de la simpleco de ekipaĵo necesa por ludado. Komencantoj bezonas nur rakedon kaj pilkojn.[42]

Rakedoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Rakedo.
Thumb
Ligna rakedo – ĉirkaŭ la 1920-aj jaroj.

La komponentoj de tenisrakedo inkludas tenilon, ligitan al kolo kiu eniras proksimume elipsan kadron kiu tenas matricon de forte tiritaj ŝnuroj. Dum la unuaj 100 jaroj de la moderna ludo, rakedoj estis faritaj el ligno kaj de norma grandeco, kaj la kordoj estis faritaj el besta intesto. Lamenligna konstrumaniero donis pli da forto en rakedoj uzitaj tra la plej granda parto de la 20-a jarcento ĝis unue metalo kaj poste kunmetaĵoj de karbongrafito, ceramikaĵo, kaj pli malpezaj metaloj kiel ekzemple titanio estis lanĉitaj. Tiuj pli fortaj materialoj ebligis la produktadon de superdimensiaj rakedoj kiuj donis ankoraŭ pli da potenco. Dume, teknologio kondukis al la uzado de sintezaj kordoj kiuj kongruas kun la sento de intesto tamen kun plia fortikeco.

Laŭ modernaj reguloj de teniso, la rakedoj devas kongrui al la sekvaj gvidlinioj;[43]

  • La frapareo, kunmetita de la ŝnuroj, devas esti plata kaj ĝenerale uniforma.
  • La kadro de la trafareo ne estu pli ol 74 cm longa kaj 32 cm larĝa.
  • La tuta rakedo devas esti de fiksitaj formo, grandeco, pezo kaj pezdistribuo. Ne ekzistu iu ajna energifonto konstruita en la rakedojn.
  • La rakedoj ne devas doni iun specon de komunikado, instrukcio aŭ konsilo al la ludanto dum la matĉo.

La reguloj pri rakedoj ŝanĝiĝis laŭlonge de la tempo, ĉar oni faris dume materialajn kaj inĝenieriajn progresojn. Ekzemple, la maksimuma longo de la kadro estis 81 cm ĝis 1997, kiam ĝi estis mallongigita al 74 cm.[44]

Multaj firmaoj fabrikas kaj distribuas tenisajn rakedojn. Wilson, Head kaj Babolat estas tri el la plej ofte uzataj markoj; tamen, multaj pliaj firmaoj ekzistas.[45] La samaj kompanioj sponsoras ludantojn uzi ĉi tiujn rakedojn kun la espero, ke la kompaninomo fariĝu pli konata de la publiko.

Kordoj

Ekzistas multoblaj specoj de teniskordoj (ŝnuroj), inkluzive de natura intesto kaj sintezaj kordoj faritaj el materialoj kiel ekzemple nilono, kevlaropoliestero.[46]

Thumb
Du malsamaj tenisŝnuroj de longoj 12 m (maldekstre), kaj 200 m (dekstre)

Naturintestaj

La unua speco de teniskordoj haveblaj estis naturintestaj kordoj, lanĉitaj fare de Babolat. Ili estis la nura tipo uzita ĝis sintezaj kordoj estis lanĉitaj en la 1950-aj jaroj. Naturaj intestkordoj daŭre estas uzitaj ofte fare de ludantoj kiel ekzemple Roger Federer. Ili estas faritaj el bovintestoj, kaj havigas pliigitan potencon, kaj estas pli facilaj sur la brako ol la plej multaj kordoj.[47]

Sintezaj

La plej multaj sintezaj ŝnuroj estas faritaj el unufilamentaj aŭ plurfilamentaj nilonŝnuroj. Unufilamentaj ŝnuroj estas malmultekostaj, kaj estas vaste uzataj de multaj distronivelaj ludantoj pro sia ĉiuflanka efikeco, dum plurfilamentaj ŝnuroj estas kreitaj por imiti naturan inteston pli proksime kunplektante fibrojn, sed ili estas ĝenerale pli multekostaj ol siaj unufilamentaj ekvivalentoj.[46] Poliesteraj ŝnuroj permesas pli da elano sur la pilkon ol iu ajn alia ŝnuro, pro siaj firmaj ŝnuroj, konservante kontrolon de la pilko, kaj tial multaj ludantoj uzas ilin, precipe pli altnivelajn ludantojn.[48] Kevlaraj teniskordoj estas tre daŭraj, kaj estas plejparte uzitaj fare de ludantoj kiuj ofte rompas kordojn, ĉar ili bontenas streĉitecon, sed tiuj kordoj povas esti tre rigidaj por la brako.[49]

Hibridaj kordoj

Hybrid stringing is when a tennis racket is strung with two different strings for the mains (the vertical strings) and the crosses (the horizontal strings). This is most commonly done with two different strings that are made of different materials, but can also be done with two different types of the same string. A notable example of a player using hybrid strings is Roger Federer, using natural gut strings in his mains and polyester strings in his crosses.[50]

Tenisa pilko

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tenisa pilko.
Thumb
Tenisa rakedo kaj pilkoj.

Tenispilkoj estis origine faritaj el ŝtofstrioj kunkudritaj per fadeno kaj plenigitaj je plumoj.[51] Modernaj tenispilkoj estas faritaj el kava vulkanizita kaŭĉuko kun felta tegaĵo. Tradicie blanka, la superrega koloro estis iom post iom ŝanĝita al optika flava en la lasta parto de la 20-a jarcento por enkalkuli plibonigitan videblecon. Tenispilkoj devas konformiĝi al certaj kriterioj por grandeco, pezo, deformado kaj resalto por esti aprobitaj por reguliga ludo. La Internacia Teniso-Federacio (ITF) difinas la oficialan diametron kiel 65.41-68.58 mm. Pilkoj devas pezi inter 56,0 kaj 59,4 g.[52] Tenispilkoj estis tradicie produktitaj en Usono kaj Eŭropo. Kvankam la procezo de produktado de la pilkoj restis preskaŭ senŝanĝa dum la pasintaj 100 jaroj, la plimulto de fabrikado nun okazas en la Malproksima Oriento. La translokiĝo ŝuldiĝas al pli malmultekostaj laborkostoj kaj materialoj en la regiono.[53] Turniroj kiuj estas luditaj laŭ la ITF-Reguloj de Teniso devas uzi pilkojn kiuj estas aprobitaj fare de la Internacia Teniso-Federacio (ITF) kaj esti nomitaj en la oficiala ITF-listo de aprobitaj tenispilkoj.[54]

Pro forta streĉiteco ludata sur la pilkoj, ili ofte povas perdi kvalitojn kaj eĉ rompiĝi. Tial ili povas esti uzataj por tre diversaj celoj, profitante iliajn elastecon kaj samtempe malmolecon, nome kiel ludilo por hundoj, signaloj por indiki danĝerajn bastonetojn, ekzemple en vehikloj, bariloj ktp., eĉ por kusenigi seĝokrurojn kiuj povus damaĝi plankojn.

Remove ads

Poentkalkulo

Thumb
Manpremo ĉe la reto post tenismatĉo.

Tenisa matĉo konsistas el pluraj serioj, mem konsistantaj el pluraj "ludoj". Gajniĝas matĉo, kiam gajniĝas du serioj (aŭ en kelkaj turniroj tri serioj).

Por gajni serion, oni bezonas gajni 6 aŭ 7 ludojn, depende de situacio: 6 ludoj sufiĉas por gajno de serio se kontraŭulo maksimume atingas kvar ludojn. Alikaze bezonatas sep ludoj. Tamen, se ludoj estas 6:6, decida ludo ne estas kutima ludo, sed speciala decidludo.

En ludo, gajniĝas poentoj per gajno de interbatoj. Ludanto gajnas interbaton, kiam oponanto ne sukcesas revenigi la pilkon en lian kampon. Nombriĝas ludpoentoj per serio 0, 15, 30, 40 (ekzemple, se ludanto gajnis du interbatojn, li havas 30 poentojn). Gajniĝas ludo, se oni havas 40 poentojn kaj tiam gajnas sekvantan interbaton. Tamen, se la poentaro estas 40:40, tio nomiĝas egaleco aŭ "40 ambaŭe". Tiam ankoraŭ necesas du pliaj interbatoj por gajni ludon. Kiam ludanto gajnas unu interbaton post egaleco, diriĝas ke li avantaĝas. Post avantaĝo povas sekvi aŭ ludgajno, aŭ denove egaleco.

Remove ads

Batoj

  • Mandorsa bato estas bato ĉe kio la dorso de la ludmano estas tenata antaŭen. La mandorsa bato povas esti batata per unu aŭ du manoj.
  • Manplata bato estas bato ĉe kio la manplato (polmo) de la ludmano estas tenata antaŭen. La manplata bato povas esti batata per unu aŭ du manoj.

Ludkampo

Thumb
Dimensioj en futoj

Ortangula ludkampo apartiĝas per reto en du duonojn. Tuta ludkampo 78 futojn (23,77 metrojn) longas (ĉiu flanko, do 39 futojn = 11,89 metrojn longa). Larĝas por unuopa ludo 27 futojn (8,23 metroj), por parludo 36 futojn (10,97 metroj). Ludkampo apartiĝas per linioj nomitaj bazlinioj (en:baselines) kaj flanklinioj (en:sidelines). Linioj estas ludkampa parto. Se la pilko tuŝas (eĉ se nur parte) linion, ĝi 'enas'.

Remove ads

Kelkaj venkintoj de Granda Ŝlemo

La jenaj tenisistoj venkis almenaŭ kvin titolojn de Granda Ŝlemo (angle Grand Slam, france Grand Chelem):

Remove ads

Similaj tipoj

Molpilka teniso (ankaŭ mola teniso) estas sporto rilata al teniso disvolvita en Japanio en 1884 [55][56]. Ĉi tiu sporto estas plej disvastigita en Azio, precipe en Japanio, Tajvano kaj Sud-Koreio. La reguloj de mola teniso apenaŭ diferencas de regula teniso; la plej granda diferenco estas la naturo de la pilko, kiu estas mola kaj kavigita interne. Ĉi tio igas ĝin signife pli malpeza ol tenispilko. Alia diferenco estas la rakedoj. Ĉi tiuj ankaŭ estas pli malpezaj ol normalaj tenisaj rakedoj.

Rulseĝa teniso estas unu el la formoj de teniso adaptita por uzantoj de rulseĝo. La grandeco de la ludejo, reta alteco kaj rakedoj estas la samaj, sed ekzistas du gravaj diferencoj de "piedira" teniso: atletoj uzas speciale dizajnitajn rulseĝojn, kaj la pilko povas resalti ĝis du fojojn, kie la dua resalto ankaŭ povas okazi ekster la ludejo.[57]

Remove ads

Rekordoj

Gravaj rekordoj de teniso estis jenaj:

Thumb
Federer rekordis en 2006 ĉe US Open, kiam li iĝis la unua viro kiu venkis Wimbledon-US Open en tri sinsekvaj sezonoj.
  • La plej longa matĉo de la historio estis tiu en Wimbledon en 2010 inter la franca Nicolas Mahut kaj la usona John Isner, kiu daŭris dek unu horojn, kvin minutojn kaj 23 sekundojn. John Isner venkis (6-4, 3-6, 6-7, 7-6 kaj 70-68). Isner kaj Mahut ludis samforte dum la tri tagoj kiujn daŭris la matĉo. Ili alvenis ĝis 59-59 kaj ĝis 68-68 nepermesante malvenkon en unuaj ekludoj.[58]
  • La plej rapidan ekbaton atingis la aŭstralia Samuel Groth per rapido de 263 km/h, en la Challenger (Defio) de Busan, Sud-Koreio, 2012.[59]
  • Georgina García Pérez rekordis kiel virino kiu faris la plej rapidan ekbaton de 220 km/h fare en Budapeŝto en 2018.[60]
  • Guillermo Vilas rekordis kiel viro kun plej granda kvanto de sinsekvaj venkoj. El 1977 estis 46.[61]
  • Helen Wills Moody (1905-1998) rekordis kiel virino kun 158, plej granda kvanto de sinsekvaj venkoj, inter 1927 kaj 1933.[62]
  • La plej longdaŭra finalo de Grand Slam okazis en Australian Open de 2012, kiu daŭris kvin horojn kaj 53 minutojn. Ludis la serba Novak Djokovic kaj la hispana Rafael Nadal. Venkis la serba.
  • Novak Djokovic estas la tenisisto kun plej nombra kvanto de titoloj de Grand Slam venkitaj en la vira kategorio (24).
Thumb
Margaret Court en 1970.
  • Margaret Court estas la tenisistino kun plej nombra kvanto de titoloj de Grand Slam venkitaj en la virina kategorio, egale kun Djokovic en vira kategorio (24 totale). Serena Williams estas la dua tenisistino kun plej nombra kvanto de titoloj de Grand Slam venkitaj en la virina kategorio (23).
  • Novak Djokovic estis kiu restis plej multan tempon kiel numero unua de la Tutmonda Rankigo ATP kun 418 semajnoj akumulitaj. Roger Federer estas la tenisisto kiu plej da sinsekvaj semajnoj restis kiel numero unua de la Tutmonda Rankigo ATP kun 237 semajnoj.[63]
  • Steffi Graf estis plej longe numero unua de la Tutmonda Rankigo WTP kun 377 semajnoj akumulitaj.[64] Krome ŝi egalis kun Serena Williams kiel la tenisistinoj kun plej da sinsekvaj semajnoj kiel numero 1a kun 186 semajnoj.[65]
  • Novak Djokovic estas la tenisisto kiu plej multajn fojojn finis en la jaro kiel numero 1a kun totalo de 8.[66]
  • Steffi Graf estas la tenisistino kiu plej multajn fojojn finis en la jaro kiel numero 1a kun totalo de 8.[67]
  • Novak Djoković rekordis venkojn en Masters Tennis Cup (Pokalo de Majstroj) - nun konata kiel ATP World Tour Finals - sep fojojn.
  • Martina Navrátilová rekordis venkojn en WTA Tour Championships (Pokalo de Majstrinoj) - nun konata kiel WTA Finals- ok fojojn.
  • Rafael Nadal estas la nura tenisisto de la historio (enkalkulante kaj virojn kaj virinojn) kiu venkis pli da 10 turniroj de la sama Grand Slam (dekkvar en Roland Garros 2005-2008, 2010-2014, 2017-2020, 2022).
  • Steffi Graf estas la nura tenisistino kiu venkis en Golden Slam en unu jaro, nome en 1988.
  • Novak Djoković estas la tenisisto kun plej da titoloj Master 1000 (40), kaj la nura kiu venkis en ĉiuj almenaŭ dufoje.
  • Novak Djoković estas la nura tenisisto kiu venkis almenaŭ trifoje ĉiun Grand Slam kaj la nura en la maferlma epoko kiu venkis kvar sinsekvajn, kvankam en nenatura jaro.
  • Novak Djoković estas la tenisisto kiu enspezis plej da mono el premioj en turniroj.
Remove ads

Bildaro

Remove ads

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads