Cambrai

From Wikipedia, the free encyclopedia

Cambrai
Remove ads

Cambrai [kăbre] (aŭ nederlandlingve Kamerijk, en Esperanto ankaŭ "Kambrezo") estas mezgranda franca komunumo, lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento.

Thumb
Rapidaj faktoj Cambrai • Kamerijk (Kambrezo), urbo ...

Cambrai estas cetere la tradicia ĉefurbo de la malnova kaj natura regiono Cambraisis, en la franca departemento Nord. La urbo havas proksimume 33 000 loĝantojn, kiuj nomiĝas Cambrésiens.

Remove ads

Geografio

Cambrai estas la historia ĉefurbo de la natura regiono Cambrésis, kiu ĉefe konsistas el malaltaj ebenaĵoj kaj vastaj agroj. Cambrésis situas inter du aliaj, iom pli montetaj regionoj, nome Avesnois oriente kaj Artezo okcidente.

La Eŭropa ŝoseo 19 vojas proksime.

Thumb
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj

Historio

Episkopujo de Cambrai

Ekde 926 ĝis 1676/77 Cambrai apartenis al la Sankta Romia Imperio. Reganto estis la episkopo (ekde 1559 ĉefepiskopo) de Cambrai, kiu do estis princepiskopo. Imperiestro Karlo la 5-a konstruigis citadelon en 1543.

Thumb
Cambrai dum la Unua mondmilito

La urbon konkeris Ludoviko la 14-a en la jaro 1676, de tiam ĝi estas parto de Francio.

La fama franca verkisto Fénelon fariĝis ĉefepiskopo de Cambrai en 1695.

Ekde 2008 la ĉefepiskopujo de Cambrai estas malaltigita al simpla episkopujo, sufragana al la ĉefepiskopujo de Lille.

Ligo de Cambrai

La Ligo de Cambrai ekzistis 1508-1510 kaj estis alianco de pluraj potencoj (Francio, Sankta Romia Imperio, la papo, Aragono, Hungario kaj Anglio) kontraŭ la Respubliko Venecio. En 1509 la Ligo militis kontraŭ Venecio, sed ne sukcesis venki. Baldaŭ poste la aliancoj ŝanĝiĝis, kaj Venecio kun pluraj siaj ĵusaj malamikoj klopodis forpeli la francojn el Italio.

Remove ads

Lingvo

La tradicia idiomo estas la pikarda franca dialekto, kiel ĉie preskaŭ tute malaperinta nun.

Kulturo kaj gastronomio

Dum la mezepokoj la urbo fariĝis pli riĉa kaj pli granda danke al ĝia teksaĵo-industrio kiu produktis lanajn vestojn, tolon kaj batiston. Fama sukeraĵo, tie produktata de pli ol 170 jaroj, nomiĝas Bêtises de Cambrai (= stultaĵoj de Cambrai). La nomo devenas de tio, ke iutage sukeraĵmetilernanto eraris pretigante bombonojn, sed la rezulto ricevis tiom da furoro far la klientaro, ke oni plu produktis ĝin kaj nomis ĝin bêtises.

Remove ads

Lokaj famuloj

Administrado

Cambrai estas la ĉefurbo de la du kantonoj Cambrai-Est kaj Cambrai-Ouest. Tiuj kantonoj mem estas parto de la arondismento de Cambrai, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Bildaro

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads