Komunumo (Francio)

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Komunumo (franclingve commune) estas la plej malvasta administra subdivido de la franca teritorio. La limoj de unu komunumo kutime kongruas kun tiuj de urbovilaĝo, kaj la areo aŭ la loĝantaro estas tre variaj: la plej multhoma komunumo, Parizo, enhavas du milionojn da loĝantoj, kaj kelkfoje neniu loĝas en la plej malgrandaj.

Tiu ĉi artikolo ... Tiu ĉi artikolo temas pri ĉiuj komunumoj de Francio. Por listo limigita al la plej gravaj urboj, bonvolu konsulti: Listo de urboj de Francio.

La 1-an de januaro 2016, ekzistis 35 945 komunumoj en Francio, inkluzive de 214 transmare. Ili kovras la tutan francan teritorion, escepte de Valiso kaj Futuno kaj kelkaj senhomaj landoj (ekzemple Klipertono, Kergelenoj…).

Malgraŭ multaj malsimilecoj, ĉiuj komunumoj posedas la saman administran strukturon kaj la samajn instancojn. Komunumo estas administrata de municipa konsilio, kies membroj estas balotitaj per universala voĉdono por ses jaroj. La municipa konsilio sekve balotas la urbestron, kiu devas interalie plenumi la decidojn de la konsilio.

La tri plej grandaj komunumoj (Parizo, Liono kaj Marsejlo) estas plie subdividitaj en komunumaj arondismentoj, kiuj havas siajn proprajn malpli potencajn urbestrojn.

Remove ads

Strukturo

Teritorio

La teritorio estas la dua karaktera elemento de la identeco de teritoria kolektivo[1].

Kunigoj de komunumoj (1971-2015)

Kun la leĝo de la 16-a de julio 1971, nomata "Loi Marcellin", la registaro renovigis sian klopodon kungrupigi la malgrandajn komunumojn cele al bona administrado. En ĉiu departemento, elektita komisiono devis inter aliaj aferoj ekzameni kaj proponi al la prefekto liston de kunigeblaj komunumoj. La prefekto devis tuj pretigi "planon de farendaj kunigoj de komunumoj kaj aliaj instigendaj formoj de interkomunuma kunlaboro", kio rilatis al diversaj rimedoj: kreado de urbaj komunumaroj, unuigado de pluraj najbaraj komunumoj, grupigado en distriktojn aŭ plurcelajn interkomunumajn sindikatojn. La proponoj de kunigo de komunumoj estis faritaj de la prefekto al la koncernaj municipaj konsilioj, kaj se ili konsentis, la kunigo estis efektivigita per prefekta ordono. La municipaj konsilioj ĉiam rajtis peti ke la kunigo okazu kun aliaj komunumoj ol la proponitaj de la prefekto[2].

Por instigi kunigojn, la leĝo antaŭvidis ke certaj avantaĝoj povu esti lasitaj al la komunumoj: ili povis elekti statuson de "asocia komunumo", en kiu ili konservis sian nomon kaj certan administran apartecon (art. 7 de la leĝo), tamen sen jura personeco. Asociaj komunumoj povis poste decidi kuniĝi definitive[2].

Sed la "Leĝo Marcellin" ne trovis la esperitan sukceson. Frontante reziston de multaj lokaj komisionanoj, la prefektoj, eĉ havante ĉiujn povojn, ne efektivigis la antaŭplanitajn kunigojn. Tamen la rezultoj estis nuancaj: la pli aŭ malpli forta volo de iuj prefektoj klarigas la konstatitan geografian diversecon. El 3482 planitajn kunigojn, kiuj koncernis 9671 komunumojn, nur 838 (kiuj koncernis 2045 komunumojn) okazis inter 1972 kaj la fino de 1977. Se oni nombras ĝis 2009 kaj konsideras ankaŭ malkunigojn, nete 1100 komunumoj malkreiĝis.

Pliaj informoj 1971-1995, 1996-1999 ...
Remove ads

Statistiko

Kvanto da komunumoj

Thumb
Mapo de ĉiuj komunumoj en eŭropa Francio
Thumb
Kvanto da komunumoj en ĉiu departemento

La 1-an de januaro 2016 estis 35 945 komunumoj en eŭropa Francio, 129 en la transmaraj departementoj[4], 52 en Transmaraj kolektivoj kaj 33 en Nov-Kaledonio[5].

La nombro da komunumoj tre dependas de la departementoj: estas 895 en Pas-de-Calais, sed nur unu en Parizo. Ĝenerale, transmaraj teritorioj havas multe pli vastajn komunumojn.

La kvanto da komunumoj evoluas, ĉar ĉiujare, kelkaj komunumoj disiĝas aŭ kuniĝas. Principe, la decidita celo estas redukti la nombron de komunumoj, por pli efike kaj ŝpareme organizi la administradon.

Tiel, la 1-an de januaro 2020 estis entute 34 968 komunumoj en Francio kaj la 1-an de januaro 2024 estis 34 935 komunumoj. Videble la redukto okazas tre malrapide.

Loĝantaro

La loĝantaro de komunumoj tre varias: komunumo povas esti granda urbo aŭ dezerta vilaĝeto. Parizo, kun 2 243 833 loĝantoj, estas la plej loĝata, sed Rochefourchat havas nur unu loĝanton[6]. Ekzistas eĉ komunumoj sen loĝantoj: Beaumont-en-Verdunois, Bezonvaux, Cumières-le-Mort-Homme, Fleury-devant-Douaumont, Haumont-près-Samogneux kaj Louvemont-Côte-du-Poivre. Ili estas “vilaĝoj mortintaj por Francio”, detruitaj okaze de la batalo apud Verdun en 1916 kaj neniam rekonstruitaj.

En eŭropa Francio, la averaĝa loĝantaro de komunumoj estas 1 716,3 kaj la mediana estas 427. Ekzistas multegaj malgrandaj komunumoj: 27 021 havas malpli ol 1 000 loĝantojn (do preskaŭ tri kvaronoj el ĉiuj komunumoj enhavas apenaŭ 15 % de la tutlanda loĝantaro), dum nur 114 havas pli ol 50 000[7]. La plej densa komunumo estas Levallois-Perret: 26 661 loĝ./km2.

Plej loĝataj komunumoj

En 2010, la 30 plej loĝataj komunumoj en Francio estas jenaj[7].

Pliaj informoj Loĝantaro ...

Areo

Komunumoj estas sufiĉe malgrandaj: la averaĝa areo de komunumoj (nekonsiderante la transmarajn teritoriojn) estas 14,86 km2 kaj la mediana estas 10,73 km2. Ekzistas tamen varieco inter komunumoj: la plej malgranda estas Castelmoron-d'Albret (0,04 km2) kaj la plej vastaj estas Arles (758,93 km2) kaj Saintes-Maries-de-la-Mer (374,61 km2). Entute, 128 komunumoj estas pli vastaj ol 100 km2, dum 5 666 estas malpli grandaj ol 5 km2[8].

Se oni konsideras transmarajn teritoriojn (en kiuj komunumoj estas ĝenerale pli grandaj), la plej granda komunumo estas Maripasoula (18 360 km2), en Franca Gujano.

Remove ads

Listoj laŭ departementoj

Pliaj informoj #, Departemento ...
Pliaj informoj #, Listo de komunumoj ...
Pliaj informoj #, Listo de komunumoj ...
Remove ads

Diversaj informoj

Geografie ekstremaj komunumoj

Nomo

Thumb
Ŝildo indikanta eliron el Y

La komunumoj kun la plej longaj nomoj estas Saint-Remy-en-Bouzemont-Saint-Genest-et-Isson (Marne, 45 simboloj), Saint-Germain-de-Tallevende-la-Lande-Vaumont (Calvados, 44 simboloj) kaj Beaujeu-Saint-Vallier-Pierrejux-et-Quitteur (Haute-Saône, 43 simboloj), kaj ĉiuj havas 38 literojn. La plej longaj unuvortaj nomoj estas Niederschaeffolsheim kaj Mittelschaeffolsheim kun 20 literoj (ambaŭ estas en Bas-Rhin).

La franca komunumo kun la plej mallonga nomo estas Y (Somme). 15 komunumoj havas duliteran nomon (Ay , , By, Eu, Fa, Gy, , Oz, Py, Ri, Ry, Sy, Ur, Us kaj Uz).

Remove ads

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads