Canche

franca rivero From Wikipedia, the free encyclopedia

Canche
Remove ads

La Canche ([KANŝ]) estas rivero en la norda parto de Francio, departemento Pas-de-Calais. Ĝi ekestas en Gouy-en-Ternois kaj fluas tra Frévent, Hesdin kaj Montreuil al la golfeto de Étaples ĉe la Manika Markolo. La nomo estas rekonstruo el la frumezepoka havenurbo Quentovic apud Étaples kaj la elfluejo de la rivero.

Rapidaj faktoj rivero, rivero [+] ...

La ĉefaj flankriveroj estas la Ternoise, la Planquette, la Créquoise, la Bras de Bronne, la Course, la Dordogne (ne konfuzata kun la Dordogne) kaj la Huitrepin. La Grande Tringue direkte elfluas en la golfeto de Étaples.

La fluareo estas 1310 km² en 203 komunumoj. La sekvaj komunumoj dankas sian nomon al la rivero: Boubers-sur-Canche, Bouret-sur-Canche, Conchy-sur-Canche, Ligny-sur-Canche, Magnicourt-sur-Canche, Monchel-sur-Canche kaj Rebreuve-sur-Canche.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads