Cardiel de los Montes
municipo en la provinco Toledo de Hispanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Cardiel de los Montes estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.


Remove ads
Toponimio
La termino "Cardiel" povus deveni el la latina "carduelis" kiu signifas "kardelo", abunda birdo en la zono. Ĝi povus deveni ankaŭ de la latina diminutivo de kardo, carduus en ties formoj cardello aŭ cardiello.
Loĝantoj
La loĝantoj nomiĝas Cardielejos. La censita populacio en 2011 estis de 385 loĝantoj kaj la denseco estas de 16,04 loĝ/km².
Situo
Cardiel de los Montes estas situa en la nordokcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de San Vicente en la nordokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 402 m; je 64 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 24 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°3′49″ N 4°39′25″ Ok.
Geografio
La municipo troviĝas sur ebenaĵo en la komarko de la Sierra de San Vicente kaj limas kun la municipoj de Garciotum, Nombela, Los Cerralbos, Lucillos kaj Castillo de Bayuela, ĉiuj de la provinco de Toledo.
Ĝi enhavas la montojn de Santa María, trafluas la teritorio la rojoj Saucedoso kaj San Benito, alfluantoj de la rivero Alberĉe, kiuj ekfluas la unua en la montaro El Real, kaj la dua en la teritorio de Pelahustán.
Je 2 km troviĝas la rivero Alberĉe, kun distra areo El Rincón (la angulo), kaj la urbanizaĵo Atalaya del Alberche, apartenanta al tiu ĉi municipo.
Remove ads
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.
Historio
Oni supozas, ke temas pri unu de la plej antikvaj vilaĝoj de la zono. Ĝi akiris la titolon de vilaĝo en la 16a jarcento, kiam estis posedo de Henriko Davila kiu heredis la senjorlandon de Navamorcuende-Cardiel je la morto de sia nevo Miguel Dávila.
Kiel monumentoj estas pilorio kaj preĝejo de Santiago.
Notoj
Vidu ankaŭ
Bibliografio
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads