Pelahustán

municipo en la provinco Toledo de Hispanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Pelahustán
Remove ads

Pelahustán estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Rapidaj faktoj Administrado, Lando ...
Thumb
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Thumb
Situo de Pelahustán en la provinco Toledo kaj en Hispanio
Remove ads

Toponimio

La termino "Pelahustán" aŭ plej ofte "Pelafustán" signifas "malgrava personaĉo plej ofte malbone vestita" kaj ŝajne devenas de la aktiveco rilata al teksejoj kaj vendo de lino kiu estis tie en la pasinto. En dokumentoj de la 18-a jarcento aperas kiel "Pelafustan". Ŝajne la termino "fustán" rilatas al tipo de tolaĵo kaj vestaĵoj kiujn oni faris el ĝi. Populara etimologio rilatas la nomon de la vilaĝo al ĉasevento kiam nobelo demandis kien oni iru la venontan tagon ĉasi kaj peli (senharigi) la "fustanojn". Tio estis aludo al aspraj terenoj kie oni perdis la harojn (felon) de la vestaĵoj.

Remove ads

Loĝantoj

La loĝantoj nomiĝas Pelahustaneros. La censita populacio en 2011 estis de 395 loĝantoj kaj la denseco estas de 8,98 loĝ/km².

Situo

Pelahustán estas situa en la nordokcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de San Vicente en la nordokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 677 m; je 74 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 44 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°10′38″ N 4°35′52″ Ok.

Limas kun la municipaj teritorioj de Higuera de las Dueñas en la provinco de Ávila kaj Nombela, Nuño Gómez, Garciotum kaj El Real de San Vicente en la provinco de Toledo kaj Cenicientos en la provinco de Madrido.

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio

Oni reloĝigis la vilaĝon fine de la 12-a jarcento fare de castellanos viejos (nordkastilianoj), probable de familioj devenaj de la proksima Ávila. Ĝi iĝis domaro de la Komunumo de Escalona. Aperas menciata la unuan fojon en la “Libro de la Montería” kie Alfonso la 11-a verkigis.

La 18-an de majo 1635, Filipo la 4-a akceptas ties sendependon pro atribuo de la privilegio de vilaĝo, kiam oni konstruigis pilorion el granito kiel simbolo jurisdikcia. Okazis konfliktoj pro teritorioj kun la najbara Nombela ĝis la jaro 1656, kiam la funkciulo Diego de Briones markis al Pelahustán “tri kvaronojn de leŭgo ĉirkaŭe” (iom pli da 4 km).

Dum la Mezepoko apartenis administre al la Komunumo de Escalona, ĝis kiam en 1635 ĝi akiris definitive la titolon de vilaĝo.

Meze de la 20-a jarcento la vilaĝo atingis 1 300 loĝantojn, sed poste pro elmigrado perdis populacion ĝis trioniĝi al nur malpli da 400.

Remove ads

Monumentoj kaj interesaĵoj

  • Preĝejo de Sankta Andreo: de stilo malfrugotiko, 16-a jarcento.
  • Ermitejo de la Rosario: de la 13-a jarcento. Kvadrata kun tegmenteto protektanta la enirejon.
  • Hufumejo: Situanta ĉe la ermitejo. Komponita de 4 stangoj de granito, plus du aliaj pli malgrandaj.
  • Urbodomo.
  • Fonto de la Ronda Paŝtejo: kun 3 akvotuboj.
  • Fonto de Enmedio (Meza): En la placo Caño Viejo estas alia rektangula fonto kun tri akvotuboj.
  • Fonto Allá: ĉe la Ermitejo Rosario kun pli bonkvalita akvo.
  • Pilorio de Justico: Malfrugotika, el granito, simbolo de jurisdikcia libero. De 1635, rondoforma.
Remove ads

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads