Carissa carandas

From Wikipedia, the free encyclopedia

Carissa carandas
Remove ads

Carissa carandas estas specio de flora arbusto en la plantfamilio de la Apocinacoj (Apocynaceae). Ĝi produktas berojn kiuj estas uzataj kiel kondimento en hinda piklo. La planto estas sektoleranta kiu kreskas en multaj grundoj. La trivialnomoj en la angla estas bengala ribo, dorno de Kristo, carandas plum kaj karanda.[1][2]

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Thumb
fruktoj
Remove ads

Disvastigo

Carissa carandas kreskas nature en la Himalajo en alteco de 30 ĝis 1800 m super marnivelo, en la Sivalikaj montetoj, en Okcidentaj Ghatoj, Nepalo, Afganio kaj Bangladeŝo. Ĝi kreskas bone en regionoj kun altaj temperaturoj. En Hindujo ĝi kreskas malofte en la Konka areo de Maharaŝtro, Goao, Raĝastano, Guĝarato, Biharo, Okcidenta Bengalujo kaj Utar-Pradeŝo. Ĝi kreskas ankaŭ en malalta pluvarbaro de Srilanko.

Remove ads

Reproduktado

La planto estas reproduktata per semoj en aŭgusto ĝis septembro. Ankaŭ eblas vegeta reproduktado per burĝonado kaj greftado. La unuaj monsunaj pluvoj estas la tempo por planti la arbojn. La arbo floras en marto en norda Hindujo kaj la fruktoj maturiĝas en julio ĝis septembro.

Uzado

Thumb
konsumeblaj fruktoj

La frukto taŭgas por spici piklojn. Ĝi havas pektinon kaj ĝi bone taŭgas por spici gelatinaĵon, ĵeleon, siropon kaj ĉatneon.

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads