Cegléd

urbo en Hungario From Wikipedia, the free encyclopedia

Cegléd
Remove ads

Cegléd [ceglEd] estas urbo kun titolo vinvilaĝo kaj kuracbanloko en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Cegléd, kies centro ĝi estas.

Thumb
Urbocentro de Cegléd
Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...
Remove ads

Situo

Cegléd estas grava fervoja nodo, tie disbranĉiĝas la fervoja ĉeflinio el Budapeŝto sude al Szeged, oriente al Szolnok, kaj poste al Debrecen, Ukrainio, Rumanio.

Historio

La urbo estis loĝata jam dum la kuprepoko, poste skitoj kaj sarmatoj loĝis antaŭ la hungaroj. Dum la turka erao ĝi estis sultana bieno, kie la vivo estis pli milda. Ĝi estas tipa hungara ebenaĵa urbo, ĝi liveris ĉiam agrikulturajn varojn al la ĉefurbo, situanta 72 km nordokcidente. Oni kultivas tie fruktojn, legomojn, bredas brutojn kaj kortbirdadon. Dum la reĝlando la komunumo estis konsilantrajta urbo.

La foirplaco de la urbo estas grava, ĉar tie diris historian parolon du liberecherooj de la hungara historio: György Dózsa en 1514 kaj Lajos Kossuth en 1848.

Remove ads

Vidindaĵoj

Thumb
Urbodomo de Cegléd

Famuloj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de famuloj naskiĝintaj en Cegléd.
Remove ads

Ĝemelurboj

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads