Cekumo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Cekumo
Remove ads

La cekumo (intestinum caecum) estas sakforma fino de la dika intesto ĉe ĝia renkontejo kun la maldika intesto. Ĝin ĉirkaŭas peritoneo ĉiuflanke. Ĝi estas granda, grava ĉe la herbovoraj mamuloj, ĉe aliaj rudimentiĝis. La grandeco de la cekumo varias laŭ specioj, ekz. ĉe remaĉuloj ĝi estas pli longa ol la maldika intesto. La cekumo estas la ĉefa ejo por la malkombino de la celulozo ĉe kelkaj herbovoruloj (ĉevalo, porko). La cekumo havas ĉe la simioj kaj homo vermoforman apendicon (appendix vermiformis), kiu estas rudimentiĝinta organo inflamiĝema. La inflamo de la apendico (apendicito) povas kaŭzi la inflamon de la peritoneo (peritoneito). Okaze de apendicito, oni forigas multfoje la apendicon (apendicektomio).

Rapidaj faktoj klaso de anatomia unuo, latine ...

La inflamo de la cekumo nomiĝas cekumito kelkfoje uzata ankaŭ por la apendicito.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads