Peritoneito

ventra malsano From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

La peritoneito povas esti difinita kiel inflama procezo kiu suferigas la peritoneon kaj estas rezulto de bakteria infekto aŭ kemia iritiĝo. La peritoneo estas membrano, teganta kaj la abdomenan kavon kaj la enabdomenajn organojn. La peritoneito povas esti surloka aŭ ĝeneraligita, ĉu akuta aŭ kronika. La plej ofta kaŭzo estas infekto okazigita pro la traboro de interna vakua organo, por ekzemplo trabora apendicito, traboro de ventro aŭ trabora divertikulito. La akuta peritoneito kutime montriĝas per ventra doloro, naŭzo, vomado, febro, hipotensio kaj takikardio. Ĝi povas okazigi gravajn komplikojn, inter ili plurorgana malsukceso kaj morto.[1]

Remove ads

Vidu ankaŭ

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads