Celadas

From Wikipedia, the free encyclopedia

Celadas
Remove ads

Celadas [zeLAdas] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo.

Rapidaj faktoj Administrado, Poŝtkodo ...
Remove ads

Geografio

Ĝi estas je 18 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Okcidente de la municipa teritorio estas la Aŭtovojo Mudeĥara (A-23), kiu ligas Zaragozo-n kun Teruelo, kaj la nacia ŝoseo N-234, kiu iras paralele al la antaŭe menciita kaj parte irante kun la N-330.

Historio

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj.

Aktualo

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Celadas oni malaltiĝis ĝis nunaj 374 loĝantoj.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo, la ermitejo, la urbodomo, la kastelo ktp.

Vidu ankaŭ

Notoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads