Provinco Teruelo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Provinco Teruelo estas unu el la provincoj de Hispanio, situanta en la oriento de la Iberia duoninsulo. Teruelo estas la plej suda provinco de la Aŭtonoma Komunumo Aragono. Ĝia ĉefurbo estas Teruelo.

Remove ads
Geografio

La provinco Teruelo limas kun la provincoj Zaragozo, norde, Taragono kaj Kasteljono, oriente, Valencio kaj Kvenko, sude, kaj Gvadalaĥaro, okcidente. Geografie, ĝi plejparte troviĝas en la sudo de la Iberia Sistemo, kvankam malgranda parto de la provinca nordoriento apartenas al la Valo de Ebro (Malsupra Aragono).
La areo de la provinco estas 14.809 km² kun 144.607 loĝantoj 2011), el kiuj unu kvarono loĝas en la ĉefurbo. La provinco Teruelo nuntempe konsistas el 236 municipoj, la plejparto kun malmultaj loĝantoj. La plej gravaj municipoj, kune kun la ĉefurbo, estas Alcañiz, Andorra, Calamocha, Calanda kaj Utrillas.
Remove ads
Teritoria organizado
Komarkoj

- Andorra-Sierra de Arcos nordoriente
- Bajo Aragón nordoriente
- Bajo Martín plej norde
- Comunidad de Teruel centrosude
- Cuencas Mineras norde
- Gúdar-Javalambre sudoriente
- Jiloca nordokcidente
- Maestrazgo oriente
- Matarraña plej nordoriente
- Sierra de Albarracín sudokcidente
Municipoj

Estas 236 municipoj en la provinco aktuale. La plej loĝata estas la provinca ĉefurbo, dum la dua plej grava, Alcañiz, en el nordoriento de la provinco, superas 16 000 loĝantojn. La ceteraj municipoj ne atingas la nombron de 10 000 censitaj loĝantoj. Elstaras la alta nombro el ili kun loĝantaro sub 500 loĝantoj. La averaĝa areo de municipoj en la provinco estas de 62,72 km².
- Ĉefaj municipoj laŭ loĝantaro
Laŭ la municipa registro de la INE la du dek municipoj plej loĝataj de la provinco en 2021 estis jenaj:
Remove ads
Blazono de la provinco

La blazono de la provinco Teruelo estis adoptita en la 10a de majo 1957, kaj konsistas ankaŭ en diskadrigita blazono:
- La du supraj kvaronoj estas samaj kiel la ĉefaj duonoj de la ĉefurba blazono,
- La tria, el arĝento, montras bildon de la Sankta Maria nature, kun lazura mantelo, kio estas la blazono de Albarracín.
- En la kvara, el arĝento, estas kastelo el oro, kun tri kreneloj, ŝtonmasona flankigita de du kanoj, kio estas la blazono de Alcañiz.
Centre sur ruĝa fono, rajdanto kiu vundas surteran drakon, nome Sankta Georgo.
Supre estas reĝa krono, malferma kaj sen diademoj nome cirklo el oro, kun juveloj, komponita el ok floraĵoj, el kiuj videblas kvin, el kiuj du flanke, markitaj de perloj, same kiel sur la ĉefurba blazono.
Vidu ankaŭ
Notoj
Bibliografio
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads