Châteauroux

komunumo en Francio From Wikipedia, the free encyclopedia

Châteauroux
Remove ads

Châteauroux [ŝatorU], en esperanto Ĉatoruso[1], estas mezgranda franca komunumo lokita en la departemento Indre kaj en la regiono Centro-Valo de Luaro. Ĝi estas la prefektejo (ĉefurbo) de la departemento, kaj do estras unu arondismenton. La urbo havas proksimume 50 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomigas castelroussins en la franca lingvo.

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Châteauroux (stacidomo).
Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Lando ...
Remove ads

Geografio

250 kilometrojn sude de Parizo, Châteauroux situas kore de tri naturaj regionoj : unue Ĉampanjo, kie etendiĝas grandaj cerealaj kultivejoj, due Brenne kun ĝiaj multnombraj lagoj, kaj trie Boischaut kun paŝtaĵoj por bredado. La urbo estas trafluata de la rivero Indre.

Historio

La nomo "Châteauroux" devenas de iu landsinjoro nomita Raoul le Large, kiu en 937 forlasis sian eksan palacon de Déols kaj fondis novan fortikaĵon ĉe la maldekstra bordo de la rivero Indre, la Château de Raoul (kastelo de Raoul). Tiun kastelon oni nomigis « château Raoul » ekde 1112.

Vidindaĵoj

La Château-Raoul, ĉe la bordoj de la rivero Indre, estis la kastelo de la landsinjoroj de Déols kaj donis sian nomon al la urbo. Ĝi estis rekonstruita dum la 15-a jarcento kaj renovigita dum la 19-a jarcento.

En la muzeo Bertrand, lokita ene de eksa luksa domo de la 18-a jarcento, troviĝas kolektoj de la napoleona periodo.

Famuloj

Esperanto

Ĉatoruso estis kongresurbo de SAT-Amikaro en 2012.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads