Chambéry

From Wikipedia, the free encyclopedia

Chambéry
Remove ads

Chambéry [ŝāberi] (kelkfoje esperantigita kiel Ĉamberio[1]) estas franca komunumo, administra centro de la franca departemento Savoie, en la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj.

Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Statuso ...

La urbo havas partnerecojn kun Torino en Italio, Albstadt en Germanio kaj Ŭahiguja en Burkina Faso. En 2006 la komunumo honoriĝis per la titolo Alpa urbo de la jaro.

Remove ads

Geografio

Ĉamberio situas en ebenaĵo ĉirkaŭpremata inter la masivo de Bauges norde (dominata de la pinto du Nivolet), la masivo de Chartreuse sude (dominata per la altaĵo de Granier), la masivo de Chat okcidente.

Etimologio

La romianoj nomis Lemencum la ĉevalŝangejon situantan en la kuranta kvartalo Lémenc en Ĉamberio. Dum la mezepoko la urba nomo ŝanĝiĝis, kiam la duka kastelo estis konstruata. Laŭ la jaroj, la nomo evoluis:

  • 1016: Camefriacum
  • 1029: Camberiaco
  • 1036: Cambariacum
  • 1044: Cambariaco
  • ĉirkaŭ 1100: Chambariaco
  • 1233: Chamberium
  • 1603: Chamberi

La nuna nomo elvenis el gaŭla camboritos, "travadejo en kurbaĵo", el cambo-, "kurbo, kurbaĵo", el hindo-eŭropa radiko *kam-p-, "kurbi", kaj ritu-, "travadejo".

La malnovaj nomoj indikas plivole ejo-nomon el gaŭlo-romiana deveno. Cambariacum, formata kun la sufikso -acum el nomo CambariusCammarius: kampo de Cammarius. Tiu nomo devenis aŭ el latina cammaruscambarus, "kankro" tra la arpitano chambero (laŭ la abato Adolphe GROS), aŭ el nomo de profesio cambarius, "bierfaristo", el gaŭla camba, "bierfara forno".

Remove ads

Historio

  • Fondita de Romianoj kiel Lemencum ĉe vojo el Liono al Milano;
  • 15-a de marzo 1232: aĉetata de grafo Tomaso la 1-a de Savojo el grafo Berlion;
  • 1295: farata ĉefurbon de Savojo de grafo Amedeo la 4-a de Savojo;
  • 1563: perdis ĉefurban statuton al Torino;
  • De 1792 al 1815: ĉefurbo de departemento Blanka Monto, dum la unua anekso de Savojo al Francio;
  • De 1860: ĉefurbo de departemento Savojo, post la finofara anekso al Francio;
  • 26-a de majo 1944: aviada bombardego de stacidoma kvartalo, kiu mortigis 200 homojn;
  • 1961: kunuiĝis kun du samlimaj komunumoj, Bissy kaj Chambéry-le-Vieux.

Famuloj

Esperanto

Historio

La unua persono kiu aliĝis al L'Espérantiste en Chambéry estas S-ino Du Bourg en 1901. En 1909 42 personoj el Chambéry partoprenis duan regionan kongreson en Saint-Étienne. Joseph Evrot, kiu naskiĝis en Chambéry, vivigas la lokan movadon antaŭ la unua mondmilito. De la fino de la unua mondmilito ĝis 1980 ne estas multe da informoj pri la lokaj agadoj, sed ŝajnas ke malpli da personoj praktikis Esperanton dum ĉi-tiu periodo ol antaŭ 1914[2].

De 1982 ĝis 1989 okazis du kursojn po semajno en la urbo en la Domo de la juneco kaj de la kulturo (MJC france) per Geneviève Letzgus kaj Louis Marmoex[3].

En 1987 okazis regiona kongreso en Chambéry, dum kiu oni inaŭguris la Zamenhof-skvaro, laŭ la iniciato de Raymond Boré. Partoprenis italoj el Torino dank'al la ĝemeliĝo inter la du urboj. En 1992 oni konstruis Zamenhof-monumenton[4]. Okazis la 56-a Esperanto-Kongreso de SAT-Amikaro, de la 14-a de aprilo ĝis la 18-a de aprilo 2001, dum kiu oni plantis Zamenhof-arbon en urbparko[5]. En 2014 okazis la ĉiujara kongreso de la nacia asocio Espéranto-France.

De 2000 okazis ĉiusemajna kurso aŭ renkonto en la Asocidomo (Maison des Associations france).

Politiko

Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 60 voĉojn (0,47% de voĉoj) en 2004 kaj 41 voĉojn (0,31% de voĉoj) en 2009 kaj 29 voĉojn (0,21% de voĉoj) en 2014[6].

Asocio

Ekzistas Esperanto Vive, fondita en 1997, kiu provas pligravigi la famecon, la uzadon kaj la instruadon de Esperanto[7].

Ĝemeliĝo

Ĉamberio kaj Torino, Italio, ĝemeliĝis en 1957[8]. Kontaktoj inter la esperantistoj el ambaŭ urboj jam ekzistis[9], kaj en 2014 la Ĉamberianoj el la loka asocio Esperanto Vive decidis vivigi la ĝemeliĝon, kaj kontaktis sukcese kun la torinanoj el Centro Esperanto Torino. Ambaŭ grupoj renkontiĝas ĉiujare en Torino kaj Ĉamberio. Ili regule estas invititaj de la Torina kaj Ĉamberia urbestraroj por ĉeesti oficialajn kunvenon de urbestraroj pri ĝemeliĝo[10].

Remove ads

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads