Chevilly VD

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Chevilly VD
Remove ads

Chevilly estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 250 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

La mallongigo VD en Chevilly VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Chevilly.
Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Remove ads

Geografio

La komunumo Chevilly situas ĉe la sudorienta flanko de la Ĵurasa Montaro en la Vaŭda Mezlando sur la okcidenta deklivo de la rivero Veyron, kiu formas la orientan limon de la komunumo, proksimume 20 kilometrojn norde de la distriktĉefurbo Morges kaj 25 kilometrojn nordokcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano. La sudan komunumlimon formas la rivero Venoge. Ĉe la sudorienta pinto de la komunumo situas la kunfluejo de la riveroj Venoge kaj Veyron. La komunumo konsistas el la vilaĝo Chevilly kaj la setlejtoj La Condémine kaj Grands Champs, kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,87 km², de kiuj 16,3% estas kovritaj de arbaro, 75,2% servas por agrikulturo kaj 5,4% por setlado. [2]

Remove ads

Najbaraj komunumoj

La komunumo Chevilly limas en nordo al Ferreyres, en nordoriento al La Sarraz, en sudoriento al Dizy, en sudo kaj sudokcidento al La Chaux, kaj en nordokcidento al Moiry.

Trafiko

Chevilly situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al Chevilly kondukas flankaj vojoj de La Sarraz, Dizy kaj Moiri.

Historio

La unua dokumenta mencio de Chevilly datiĝas el la jaro 1540 kiel Chivillier. Dum mezepoko Chevilly apartenis al la Baronlando La Sarraz, kiu en la jaro 1542 fariĝis havaĵo de la familio de Gingins. Okaze de hereda divido en la jaro 1623 Chevilly estis atribuita al juna frato Joseph de Gingins-Chevilly. La senjorujo tiam fariĝis parto de la familia branĉo, kiu posedis la Senjorujon Orny. De 1709 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 ĝi estis denove aparta senjorujo. La senjorujo sub la berna regado ĝis 1798 apartenis al la Voktejo Romainmôtier.[3]

Remove ads

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads