Pomy VD

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Pomy VD
Remove ads

Pomy estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 694 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

La mallongigo VD en Pomy VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Pomy.
Rapidaj faktoj komunumo en Svislando, Administrado ...
Remove ads

Geografio

La komunumo Pomy situas sur la molasaj mondetoj de la Vaŭda Mezlando proksimume 5 kilometrojn norde de la Lago de Neŭŝatelo kaj trikilometrojn nordnordoriente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains. La komunumo konsistas el la vilaĝo Pomy kaj la setlejoj Chevressy kaj Calamin.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,62 km², de kiuj 15,7% estas kovritaj de arbaro, 77,6% servas por agrikulturo kaj 6,0% por setlado. [2]

Remove ads

Najbaraj komunumoj

La komunumo Pomy limas en nordoriento al Cuarny, en sudoriento al Cronay, en sudo al Ursins, en sudokcidento al Valeyres-sous-Ursins, kaj en nordokcidento al Yverdon-les-Bains.

Trafiko

Tra Pomy pasas la kantona vojo de Yverdon-les-Bains al Moudon. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1, kiu pasas sub la komunuma teritorio tra tunelo, situas rekte nordokcidente de la komunuma limo sur la teritorio de la komunumo Yverdon-les-Bains.

Historio

La unua dokumenta mencio de Pomy datiĝas el la jaro 1184 kiel Pomiers. Sur la teritorio de la komunumo estis trovitaj restaĵoj de pluraj gaŭlaj kaj romiaj setlejoj. Dum mezepoko Pomy apartenis al la Senjorujo Belmont kaj la Abatejo Montheron posedis diversajn bienojn en la komunumo. La havaĵoj de la Abtejo Monthero dum la reformacio falis al la urbo Laŭzano kaj parte al la familio Manuel, kiu kompletigis siajn havaĵojn en Pomy pere de aĉetoj. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Pomy apartenis al la Voktejo Yverdon. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Yverdon, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso. En la jaro 1964 la setlejo kun la bieno La Grand-Fin estis koncedita al la komunumo Cuarny.[3]

Remove ads

Vidu ankaŭ

  • Aliaj lokoj kun la nomo Pomy

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Bildoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads