Chlum u Třeboně
municipo en la distrikto Jindřichův Hradec de Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Chlum u Třeboně (germane Chlumetz) estas kampurbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Sudbohemia regiono, distrikto Jindřichův Hradec, proksime al la ŝtatlimo kun Aŭstrio.

En 2025 ĝi havis 1 816 loĝantojn. Populara ripozloko kun eblecoj de banado, fiŝkaptado, piedmigrado kaj biciklado.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hamr, Příbraz, Staňkov, Stráž nad Nežárkou, Stříbřec, Suchdol nad Lužnicí, Třeboň kaj Rapšach.
Remove ads
Historio
La unua skriba mencio pri la komunumo devenas el la jaro 1399. La komunumo havas longan tradicion en produktado de arta vitro. La lokan kastelan parkon ofte vizitadis poeto František Hrubín (1910-1971), troviĝas tie lia busto kaj memorsalono.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Remove ads
Partoj de kampurbo
Municipo Chlum u Třeboně konsistas el kvar partoj sur kvar samnomataj katastraj teritorioj:
Vidindaĵoj
- Kastelo Chlum u Třeboně, konstruita en 1710 de la germana nobela familio Fünfkirchen , ekde 1861 aparteninta al ĉefdukoj d´Este – komence de la 20-a jarcento novbaroke adaptita
- Pilgrima kaj paroĥa preĝejo de Ĉielenpreno de Virgulino Maria, nomata „Malgranda Mariazell“, konstruita en 1745, larĝigita 1804 , kun ŝtonaj statuoj de la sanktuloj ĉirkaŭ la preĝejo
- Krucvojo ela 2-a duono de la 18-a jarcento, kondukanta de la kastelo al preĝejo
- Barokaj statuoj de Sankta Johano Nepomuka kaj de Sankta Anna sur digo de la fiŝlago
- Akvofontano sur la placo
- Urbodomo
- 85 hektara fiŝlago Hejtman adaptita por ripozceloj
Remove ads
Pluaj fotoj
- Domo de kulturo
- Solejo Žabárna
- Placo kun monumento al falintoj
- Restoracio Na poště
- Grenejo en strato Žižkova ulice
- Krucvojo
- Domo n-ro 11, malnova poŝto
- Baza lernejo
Literaturo
- ČERNÝ, Jiří: Poutní místa Soběslavska a Třeboňska s přilehlou částí Dolních Rakous, České Budějovice 2009. (ĉeĥlingve)
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads