Třeboň
municipo en la distrikto Jindřichův Hradec de Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Třeboň (germane Wittingau) estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Sudbohemia regiono, distrikto Jindřichův Hradec, duonvoje inter urboj České Budějovice kaj Jindřichův Hradec. Vivas ĉi tie 8 270 loĝantoj (2025).
- Eble vi serĉas Třebouň.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Štěpánovice, Jílovice, Smržov, Dunajovice, Hrachoviště, Chlum u Třeboně, Hamr, Stříbřec, Domanín, Libín, Lišov, Lomnice nad Lužnicí, Majdalena, Novosedly nad Nežárkou, Cep kaj Lužnice.
La urbo estas historia monumentrezervejo kun vigla kultura vivo, moderne ekipita banloko kaj populara ripozloko, kaj por kulturŝatantoj, kaj por biciklantoj kaj aliaj sportemuloj, kun riĉa infrastrukturo de turismaj servoj. La ĉirkaŭa naturo estas protektata kiel biosfera rezervejo de UNESKO.
Laŭ la urbo nomiĝas Baseno Třeboň.
Remove ads
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Remove ads
Partoj de urbo
- Branná (ankaŭ nomo de k. t.)
- Břilice (ankaŭ nomo de k. t.)
- Holičky (k. t. Holičky u Staré Hlíny)
- Nová Hlína (ĝi situas en k. t. Holičky u Staré Hlíny)
- Přeseka (ankaŭ nomo de k. t.)
- Stará Hlína (ankaŭ nomo de k. t.)
- Třeboň I (ĝi situas en k. t. Třeboň)
- Třeboň II (ĝi situas en k. t. Třeboň)
Vidindaĵoj
- renesanca kastelo Třeboň kun valoraj historiaj internoj kaj portempaj ekspozicioj
- historia urbocentro kun renesanca urbodomo kaj bele konservitaj urbandomoj, precipe en renesanca kaj baroka stiloj,
- gotika dekana preĝejo de Sankta Georgo
- historia Placo de T. G. Masaryk[1]
- aŭgustana monaĥejo
- novgotika Kripto de Schwarzenberg en Domanín
- banlokoj Berta kaj Aŭrora
- fiŝlago Rožmberk (la plej granda en Ĉeĥio) kaj fiŝlago Svět
- arbara ebenaĵo kun densa reto de bone prizorgitaj biciklovojoj
Famuloj
En la iama Wittingau mortis Anton Wittmann.
Esperanto
En Třeboň naskiĝis Jan Rambousek.
Partnera urbo
Pluaj fotoj
- Urbodomo en la placo Masarykovo náměstí
- Statuaro kun Mariana kolono en la placo T. G. Masaryka
- Domoj en la placo T. G. Masaryka
- Monumento de fiŝlagisto Jakub Krčín, en Třeboň sur digo de fiŝlago Svět
- Strateto en la centro (Rožmberská)
- Restaĵoj de malnovaj fortikaĵoj de la urbo (Katovna)
- Kastelo
- Schwarzenberga kripto meze de parko de Třeboň en Domanín
Eksteraj ligiloj
- Fotogalerio de la urbo Arkivigite je 2008-05-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Fotogalerio de la ĉirkaŭa naturo Arkivigite je 2008-05-03 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads