Chrudim

municipo en la distrikto Chrudim‎ de Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia

Chrudimmap
Remove ads

Chrudim (prononcu Ĥrudim) (germane arkaike: Crudim) estas urbo en Ĉeĥio kun 23 564 loĝantoj (2025), situanta sur rivero Chrudimka, 9 km de urbo Pardubice.

Thumb
Rapidaj faktoj Ŝtato, Regiono ...
Thumb
Burĝaj domoj en la ĉefplaco
Thumb
Domo de Mydlář
Thumb
Preĝejo de Ascendotago

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bylany, Rabštejnská Lhota, Sobětuchy, Slatiňany, Kočí, Orel, Tuněchody, Úhřetice, Vejvanovice, Třibřichy, Dřenice, Lány, Ostřešany kaj Mikulovice.

Remove ads

Historio

Jam en la 9-a jarcento estiĝis super la rivero princa burgo, ĉirkaŭbarita de burgejo kaj poste en la jaro 1276 reĝo Přemysl Otakar la 2-a konstruigis sur ties loko reĝan burgon kaj la vilaĝon li avancigis je urbo. Komence de la 14-a jarcento Chrudim fariĝis doturbo de la ĉeĥaj reĝinoj. En la jaro 1337 la burgo eĉ kun la urbo subiĝis al granda incendio. La urbo estis ofte trafita ne nur de naturkatastrofoj, sed ankaŭ de militeventoj (husanaj militoj kaj la tridekjara milito). La plej granda evoluo okazas en la 15-a kaj en la 16-a jarcentoj. En la urbo ekfloras vico da metioj, oni konstruas novajn preĝejojn kaj burĝajn domojn. Ĉi tie tre rolis eĉ signifa situo de la urbo en la tn. Trstěnická-pado, kuniganta Bohemion kun Moravio.

Remove ads

Partoj de la urbo

Al la urbo apartenas urbopartoj:

  • Chrudim
  • Medlešice
  • Topol
  • Vestec
  • Vlčnov

Vidindaĵoj

La urbo havis rilate al facila alirebleco du remparojn. Ĝis nun konserviĝis bastiono nomata Prachárna (Pulvejo) kun du portaloj, Pardubská-bastiono kaj Tmavá-bastiono. El la remparmuro ni trovos restaĵojn de la urba kerno, kiu havas mezepokan karakteron.

Ĉefa placo havas kvadratan bazplanon kun mallongaj stratoj, kondukantaj el ties anguloj. Dominaĵo estas preĝejo de Ascendotago de Virgulino Mario. Tio estas trinava baziliko, fondita en la jaro 1291. La plej rimarkindan konstruaĵon de la urbo prezentas renesanca domo de Matěj Mydlář el la 16-a jarcento. En la konstruaĵo estas hodiaŭ Muzeo de marionetaj kulturoj. Vico da historiaj domoj estas kunigitaj per arkadoj. En la urbo vivis ankaŭ Jan Mydlář.

En antaŭurboj de Chrudim estis konstruitaj multaj preĝejoj. El monaĥejoj konserviĝis nur kapuĉula kun preĝejo de sankta Josefo. Malantaŭ la remparoj de la urbo staradis dominikana monaĥejo, ruinigita dum la husanaj militoj.

Ĉiujare en la unua julia semajno estas aranĝata festivalo Loutkářská Chrudim (Marioneta Chrudim).

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Remove ads

Naskiĝintoj

En la urbo naskiĝis Josef Ressel (17931857), la inventinto de ŝipŝraŭbo.

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads