Coldplay

From Wikipedia, the free encyclopedia

Coldplay
Remove ads

Coldplay (prononco: kold-plej) estas rokbando el Londono, Anglio. La bando ekde 2000 ĝis nun lanĉis 9 albumojn kaj ĝuis grandan sukceson per siaj muzikaĵoj, kiel ekzemple "Yellow", "Trouble", "Clocks, "The Scientist", "In My Place", "Speed of Sound", "Viva la Vida", "Paradise", "A Sky Full of Stars", kaj "My Universe".

Rapidaj faktoj Persona informo, TTT ...
Thumb
Coldplay 2009

Iuj el la influoj sur Coldplay estas Radiohead, Jeff Buckley, a-ha kaj George Harrison.

Remove ads

Bonfara agado

Coldplay estis aktivaj subtenantoj de multaj sociaj kaj politikaj kampanjoj, kiel Make poverty history (malriĉeco estu historio) Make Trade Fair (fari justan komercon) de Oxfam kaj Amnesty International.

La ĉefkantisto Chris Martin esprimis sin honeste kontraŭ la usona invado de Irako en 2003, kaj apogis la usonajn demokratajn prezidentajn kandidatojn John Kerry[1] kaj Barack Obama en 2004 kaj 2008 respektive[2].

En junio 2009, Coldplay komencis apogi Meat Free Monday (Lundo sen viando), manĝkampanjon komencitan de Paul McCartney kiu provas helpi bremsi klimatan ŝanĝon havante almenaŭ unu viandan liberan tagon semajne[3].

Thumb
Tutmonda Civitana Festivalo, Hamburgo, Germanio 2017
Remove ads

Membroj de la bando

Albumoj

  • Parachutes (2000)
  • A Rush of Blood to the Head (2002)
  • X&Y (2005)
  • Viva la Vida or Death and All His Friends (2008)
  • Mylo Xyloto (2011)
  • Ghost Stories (2014)
  • A Head Full of Dreams (2015)
  • Everyday Life (2019)
  • Music of the Spheres (2021)
  • Moon Music (2024)

Everyday Life

La 22-an de novembro 2019 estis publikigita la albumo Everyday Life, karakterizita de mezorientaj influoj kiel en la kanto Bani Adam ("Infanoj de Adamo"), kiu baziĝas sur samnoma poemo de la persa poeto Saadi Shirazi, kiu skribis ĝin en 1258.

Baraye

Dum koncerto en Argentino en oktobro 2022, Coldplay prezentis la kanton de Shervin Hajipour "Baraye" kantata samtempe kune kun Golshifteh Farahani kiel omaĝo al la junaj iranaj virinoj batalantaj por siaj rajtoj en Irano. La koncerto estis paralelelsendo en kinejoj en 81 landoj[4].

Remove ads

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads