Colombes
komunumo en la departemento Hauts-de-Seine de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Colombes estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Hauts-de-Seine, prononco laŭ sistemo IFA [od‿sɛn], kiu banano-forme ĉirkaŭvolbas la okcidentan parton de Parizo, kaj en la regiono Francilio, france Île-de-France [iːl dəˈfʁɑ̃s], laŭvorte "insulo de Francio") aŭ Pariza Regiono. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 90 692 loĝantoj sur areo de 7,81 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 11 612 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Nanterre kaj al la kantono Colombes-1. La teritorio havas komunan limon kun Nanterre, Bezons, Argenteuil, Gennevilliers, Asnières-sur-Seine, Bois-Colombes, La Garenne-Colombes kaj Courbevoie.
| Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Colombes (stacidomo) kaj Colombes (pariza metrostacio). |
Remove ads
Geografio
Colombes estas la sepa plej granda urbo de la Pariza Regiono (kaj la tria plej granda de la departemento). Ĝi situas 10,6 kilometrojn nordokcidente de la centro de Parizo, apud Nanterre.
Historio
La nomo "Colombes" devenas de la latina columna, tio estas "Kolono".
Je la 13-a de marto 1896, 17% el la teritorio de Colombes estis apartigita kaj fariĝis aŭtonoma komunumo, Bois-Colombes ("bosko Colombes"). Je la 2-a de majo 1910, 19% el la jam malvastigita teritorio de la komunumo estis denove apartigita kaj fariĝis alia aŭtonoma komunumo, La Garenne-Colombes.
Vidu ankaŭ
- Komunumoj de Hauts-de-Seine
- Listo de urboj de Francio
- Colombes (stacidomo)
- Le Stade (stacidomo)
- Les Vallées (stacidomo)
- Jacqueline Auriol (Tramtransporto en Parizo)
- Le Stade - Gare (Tramtransporto en Parizo)
- Parc Pierre Lagravère (Tramtransporto en Parizo)
- Victor Basch (Tramtransporto en Parizo)
- Colombes (pariza metrostacio)
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads




