Courlevon

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Courlevon
Remove ads
Rapidaj faktoj eksa komunumo de Svislando ...
Remove ads

Pri la komunumo

Courlevon estas komunumo en la Lagodistrikto en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 309 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

Courlevon situas en la Svisa Mezlando proksimume 4 kilometrojn sude de la distriktĉefurbo Morato sur la akvodislimo inter la baseno de la Lago de Morato kaj la rivero Sarino. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Courlevon kaj Coussiberlé kaj diversaj izolitaj bieno.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,26 km², de kiuj 37,6% estas kovritaj de arbaro, 57,2% servas por agrikulturo kaj 5,2% por setlado. [1]

Remove ads

Najbaraj komunumoj

La komunumo Courlevon limas en nordo al Courgevaux, en nordoriento al la berna eksklavo Münchenwiler (BE), en oriento al Cressier, en sudo al Wallenried, kaj en okcidento al Villarepos.

Lingvoj

La origina franclingva komunumo en la 19-a jarcento pli kaj pli germaniĝis. Aktuale la ĉefa lingvo de la komunumo Courlevon estas la germana, kiun laŭ la popolnombrado de la jaro 2000 parolis 92,7% de la loĝantaro, 4,6% parolis la francan.

Trafiko

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 182 de Friburgo al Morato. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 5 kilometrojn sude apud Morato. Courlevon ne disponas pri propra konekto al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Courlevon datiĝas el la jaro 1214 kiel Curlivin. En la jaro 1448 la vilaĝo Courlevon estis rabobruligita de friburgaj trupoj. Ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Courlevon estis parto de la komuna senjorujo Morato kaj ĝis 1848 de la distrikto Morato. En la jaro 1848 ĝi surbaze de la nova demokrata konstitucio fariĝis komunumo de la Lagodistrikto de Kantono Friburgo. En la jaro 1974 la iama komunumo Coussiberlé, kiu ĝis 1717 jam foje estis parto de Courlevon, estis integrita al la komunumo Courlevon.[2]

Remove ads

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Bildoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads