DAISY (sonlibra formato)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Digital Accessible Information System (DAISY) estas teĥnika normo por digitalaj sonlibroj, periodaĵoj kaj komputilaj tekstoj. Ĝia celo estas anstataŭi skribitan tekston per aŭdebla teksto por homoj, kiuj ne aŭ malfacile povas legi skribitan tekston, precipe uloj kun blindeco, parta vida malkapablo aŭ disleksio. La DAISY-konsorcio mem disponigas la tielnomitan DAISY Pipeline, malfermfontecan konvertan ilon por la produktado de DAISY-libroj[1].

Bazita sur MP3 kaj XML ĝi ekstendas kapablojn de tradiciaj sonlibroj kun novaj funkcioj: uzanto povas eki kaj removi markojn, akurate navigi, kaj konfiguri rapidecon de parolo sen distordoj. Redaktoroj povas eki strukturojn kiel tabeloj kaj bibliografioj alireblaj per aŭdo.[2] Tiu ebligas, ke legantoj povas navigi akurate ankaŭ en enciklopedioj kaj lernolibroj, kiu ne eblus en tradiciaj formatoj.[3]
Ĝi eblas sekan nivelon en navigado por prilabori tekston, ankaŭ bildojn kaj formulojn kodiĝitaj en MathML formato. La teksto estas sinkronigita per marklingvo, kiu ebligas navigadon en ĉiuj direktoj.[4] Pli novaj versioj havas alian strukturon: DAISY 2 baziĝas sur XHTML kaj SMIL,[5] DAISY 3 sur XML, kaj estas normo kun nombro ANSI/NISO Z39.86-2005.[6]
DAISY Consortium estas kreita en 1996, kaj enhavas pliajn internaciajn organizaĵojn por egaleco de homoj, kiuj ne aŭ malfacile povas legi ebenan aŭ ĉian skribon, kaj helpi ilin akiri informon[7] Oficiale la usona (National Information Standards Organization, NISO) delegis taskon de subteno de normo DAISY/NISO.[8]
Remove ads
Specifikado
Digital Talking Book (DTB) estas aro de dosieroj, kiun celo estas informi uzantojn per alternativaj kanaloj. Tiuj povas esti tekstoj kun grandaj literoj, parolo aŭ teksto preparita por Brajla linio. DAISY uzas tiujn dosierojn?
- Pakaĝa dosiero, kiu enhavas metadatojn de DTB
- Teksta dosiero, XML dosiero kun teksto de la dokumento
- Voĉa dosiero, MP3 dosiero kun homa aŭ komputila voĉo pri la dokumento
- Imaĝoj
- Sinkroniganta dosiero, por sinkronigi mediajn dosierojn
- Naviga dosiero por priskribado de strukturo de dokumento
- Marka dosiero, tiu eblas por uzanto marki partojn de teksto
- Dosiero por direkti enhavon
- Dosiero por disdono de informo: asignas SMIL dosierojn al ilian median uniton.
Remove ads
Alirebleco
DAISY formato populariĝas ĉe organizoj por alirebleco de rajte defenditaj fontoj, ĉar DAISY formato estas ofte uzita de malkapabluloj. Ekzemploj estas en Usono Learning Ally, frue Recording for the Blind and Dyslexic;[9] AMAC Accessibility,[10] Bookshare and National Library Service for the Blind and Physically Handicapped (NLS)[11][12] por vidaj malkapabluloj. Learning Ally kaj Bookshare havas pli grandan celgrupon, ili helpas ankaŭ disleksiulojn kaj aliajn malkapablulojn, kiuj ne aŭ malbone povas tradicie legi. NLS funkcias kial tradiciaj bibliotekoj: malkapbluloj povas prunti senpage. Oni devas registri por Learning Ally kaj Bookshare.[13] Membreco de Bookshare estas pagata de Ministrejo pri edukado por lernantoj kaj studentoj, do ili ne devas pagi por membreco.[14]
DAISY Protected Digital Book (PDTB) estas sekretigita tipo de DAISY formato.[15] Tiu formato estas uzita de provizantoj. Oni devas deĉifri ĝin per klavo. Sekretigo estas en audio dosiero kaj SMIL datoj. Normalaj DAISY legiloj ne povas legi tiujn, do oni bezonas specialajn legilojn kaj klavon, kiun oni povas eki de la provizanto. Bookshare uzas personajn klavojn.[16] Tiu estas por observado de leĝoj, kiuj priskribas, ke aliaj ne rajtas eki tiujn enhavojn.
Remove ads
Legado
Oni povas legi tiujn enhavojn per komputilo kun speciala programo,[17] per speciala DAISY-legilo,[18] poŝtelefono, kaj MP3-legilo. Oni povas eki DAISY dosierojn en CD/DVD, per interreto aŭ memorkarto.[19]
Oni povas legi DAISY dosieron per Brajla linio, per ekranlegilo, presi en Brajlo, konverti en sonlibro, aŭ presi per grandaj literoj. Oni povas bildigi ĝin en ekrano per grandaj literoj.[20][21]
Traduko
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Digital Accessible Information System hungare.
Literaturo
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads