Dačice

municipo en la distrikto Jindřichův Hradec de Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia

Dačicemap
Remove ads

Dačice (germane Datschitz) estas urbo en Ĉeĥio, en distrikto Jindřichův Hradec en Sudbohemia regiono, 12 km sude de Telč sur rivero Moravia Dijo en la plej suda angulo de Bohemia-Moravia montetaro. En la jaro 1960 ĝi estis dum administra reformo envicigita kun sia ĉirkaŭaĵo en Sudbohemian regionon. Ekde la 1-a de januaro 2000 ĝi estas parto de aŭtonomia Sudbohemia regiono (ĝis la 30-a de majo 2001 de Budějovica regiono). Malgraŭ ke la urbo apartenas en Sudbohemian regionon, ĝi situas sur la historia teritorio de Moravio kaj ĝi estas konsiderata kiel moravia. En la jaro 2025 ĉi tie vivis 7 157 loĝantoj.

Eble vi serĉas Dašice.
Rapidaj faktoj Ŝtato, Regiono ...

Ĝi estas natura centro de la plej malantaŭa angulo de la sudokcidenta Moravio, kio estas donita ne nur pro ties situo, sed ankaŭ pro multo de servoj, vendejoj, firmaoj kaj vico da kulturaj kaj sportaj ekipaĵoj, kiel estas kinejo aŭ moderna sporta stadiono. Vico da ĉirkaŭaj fiŝlagoj, arbaroj, historiaj memorindaĵoj, kaj ankaŭ memorigaj, pro mitoj famigitaj lokoj, finkreas la pentrindan karakteron de la urbo kaj la ĉirkaŭa regiono. En la urbo oni regule aranĝas ankaŭ vicon de kulturaj festivaloj.

La historia kerno de la urbo estas urba memoriga zono.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Český Rudolec, Hříšice, Cizkrajov, Budíškovice, Dobrohošť, Třebětice, Volfířov, Staré Hobzí, Peč, Kostelní Vydří, Zadní Vydří, Černíč kaj Mysletice.

Remove ads

Historio

La unua skribmencio pri Dačice devenas el la jaro 1183 el kroniko de Jarloch, abato de premonstrata monaĥejo en Milevsko, kiam znojma princo kaj moravia markgrafo Konrado Oto lasis konsekri preĝejon en Dačice fare de olomouca episkopo Pelhřim.

Kubsukero

Interesaĵo estas en spaco antaŭ la preĝejo troviĝanta granita monumento omaĝe al kubo de sukero, ĉar en ĉi tiea rafinejo estis en la jaro 1843 fabrikita fare de Jakub Kryštof Rad la unua kubsukero en la mondo.

Remove ads

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Remove ads

Membrigo de urbo

Urbo Dačice membriĝas en dek ses partojn sur dek unu katastraj teritorioj:

Prostřední Vydří situas sur apartigita teritorio kaj ĝi kreas tiel eksklavon de Dačice.

Pluaj fotoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads