Dajmono

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Dajmono[1]Daimono (helene "Δαίμων", latine Daemon aŭ Genius) estas en la helena mitologio eksterordinara dia estaĵo, kiu influas sortojn de la homo. Dajmonoj povas ankaŭ esti komprenataj kiel spiritoj de la mortintoj.

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la helena koncepto. Por informoj pri la fiaj diaĵoj de kristanismo kaj aliaj religioj, vidu la artikolon demono.

En mitologio

Deveno de la Dajmono ne estas iel destinita. Ĝi mem povis efiki bonon aŭ malbonon. Kristanismo apartigis bonan anĝelon (gardanĝelon) de dajmono kiel "malbona spirito" aŭ "afrito", kun ĉiuj ĝiaj malbonaj kaj mavaj ecoj.

Esprimo Dajmono signis ankaŭ diversajn pli malaltajn estaĵojn, vivantajn en subteraj grotoj, en montoj aŭ ravinoj. Kutime ili estis ligataj kun diino Cibelo, nomata iam la Granda Patrino, kiel ŝiaj akompanantoj. La plej signifaj estis

  • Kuretoj - montaj demonoj el Kreto
  • Koribantoj - pastroj kaj adorantoj de malgrandazia diino Cibelo
  • Daktiloj - nanoj, kiuj apartenis al pastroj de la diino Cibelo
Remove ads

En filozofio

Per diminutivo "dajmoneto" signas Sokrato voĉon de konscienco, kiu avertas lin antaŭ io mahonesta.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads