Datiskacoj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Datiskacoj
Remove ads

La datiskacoj (latine Datiscaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo kukurbaloj (Cucurbitales). Ĝi enhavas ununuran genron (datisko) kaj 2 speciojn[1],[2].

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...

Antaŭe oni klasigis du pliajn genrojn, Octomeles kaj Tetrameles inter la datiskoj, sed ili nun klasiĝas en la familio Tetramelaceae.

La datiskacoj kreskas orientazie kaj amerike en la tropikoj kaj subtropikoj. Ili estas plurjaraj moltigaj plantoj aŭ arboj kun alterne starantaj folioj. La floroj estas ĝenerale unuseksaj kiel la planto. La ovario estas sube staranta, formiĝinte el pliaj karpeloj.

  • Datisca cannabina kreskas de Okcident-Azio ĝis Nord-Barato. Ĝi enhavas flavan farbaĵon, kiu estas longe uzata por silkofarbo. Kuracplanto, ĝi efikas kontraŭ febro kaj stomakaj malsanoj.
  • Datisca glomerata kreskas de Meksiko ĝis Kalifornio.
Remove ads

Taksonomio

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (20 maj. 2020)[1],[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[3]:

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads