Dave Chappelle
usona aktoro From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
David "Dave" Khari Webber CHAPPELLE /ʃəˈpɛl/ shə-PEL (naskita la 24-an de aŭgusto 1973 en Vaŝingtono) estas usona komikisto kaj aktoro.
Li gajnis du Premiojn Emmy kaj Premion Grammy.
La kariero de Dave komenciĝis en 1993 per rolo en la filmo Robin Hood: Men in Tights. Li poste aperis en subtenaj roloj en The Nutty Professor, Con Air, kaj Diamond Cop. Li akiris sian unuan ĉefrolon en la filmo Half-Baked en 1998. Li akiris vastan rekonon post la publikigo de sia televida komedispektaklo en 2003. Comedy Central vicigis Dave Chappelle 43-an en sia listo de 100 Grandaj estontaj komikistoj.
En 1998 li konvertiĝis al Islamo.
En 2003, Chappelle debutis sian propran semajnan televidprogramon ĉe Comedy Central, Chappelle's Show La programo parodias plurajn aspektojn de usona kulturo, inkluzive de rasaj stereotipoj. [1] Ĉi tio, kombinita kun la rapidspritaj komentoj de Chappelle pri socio kaj politiko, helpis igi la serion kritika kaj komerca sukceso. Post la fino de la dua sezono, ĝi estis unu el la plej spektataj serioj ĉe la usona kabla reto, kaj la dua plej spektata programo ĉe Comedy Central, post South Park .
Remove ads
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
