David Barron

brita filmproduktisto From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

David Barron - naskiĝis la  10-an de oktobro 1954 (nun 1954-10-10), do nun 71-jara - estas brita filmproduktisto. Li eble plej konatas kiel filmproduktisto de la dua ĝis oka filmoj el la filma serio pri Harry Potter - kune kun sia kolego David Heyman.

Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...

Barron laboris en la distra industrio dum pli ol 25 jaroj, komencante sian karieron en reklamvideoj antaŭ moviĝado en televidan kaj filman produktadon. Li havis larĝan gamon de postenoj, inkluzive de lokdirektoro, vicdirektoro, produktdirektoro kaj produktadkontrolisto, laborante pri tiaj filmoj kiel The French Lieutenant's Woman, The Killing Fields, Revolution, Legend, The Princess Bride kaj Franco Zeffirelli's Hamlet.

En 1991, Barron estis nomumita ekzekuta produktisto en la ambicia televidprojekto The Young Indiana Jones Chronicles de George Lucas. La sekvan jaron, li produktis la filmon The Muppet Christmas Carol. En 1993, Barron aliĝis al la produktteamo de Kenneth Branagh kiel helpproduktisto de la horora filmo Mary Shelley's Frankenstein. Tiu filmo komencis kunlaboron kun Branagh, kiu daŭriĝis per produktado de la filmoj A Midwinter's Tale, Hamlet kaj Love's Labour's Lost pere de David Barron. Barron ankaŭ produktis Othello de Oliver Parker, en kiu Branagh ĉefrolis kun Laurence Fishburne.

Remove ads

Eksteraj ligiloj


Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads