Dekdulatero
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
En geometrio, dekdulatero estas plurlatero kun 12 lateroj.
Remove ads
Regulaj dekdulateroj
Regula dekdulatero estas dekdulatero kiu estas regula plurlatero.
Ĉe konveksa regula dekdulatero ĉiuj lateroj estas egalaj kaj ĉiuj enaj anguloj estas 150°. Ĝia simbolo de Schläfli estas {12}.

Nekonveksa regula dekdulatero estas 12-latera stelo, stelodekdulatero. Ĝia simbolo de Schläfli estas {12/5}.
La areo de regula dekdulatero estas kalkulebla per la jenaj formuloj:
- kie t estas la longo de latero.
- kie R estas la radiuso de la ĉirkaŭskribita cirklo.
- kie r estas la radiuso de la enskribita cirklo.
Regula dekdulatero estas konstruebla kun cirkelo kaj liniilo. Unu el variantoj konstrui ĝin estas jena:
- Konstrui regulan seslateron.
- Konstrui ĉirkaŭskribitan cirklon ĉirkaŭ la seslatero (verŝajne ĝi jam estos konstruita dum la konstruo de la seslatero).
- Disdividi ĉiun arkon de la ĉirkaŭskribita cirklo inter du najbaraj verticoj de la seslatero je du egalaj duonoj.
- Verticoj de la seslatero kune kun la mezpunktoj de la arkoj estas 12 verticoj de la regula dekdulatero.
Remove ads
Deklateroj en pluredroj kaj kahelaroj
![]() Duonregula senpintigita seslatera kahelaro (3.12.12) |
![]() Duonregula granda rombo-tri-seslatera kahelaro (4.6.12) |
![]() Kahelaro (3.3.4.12 & 3.3.3.3.3.3) |
![]() La dekdulatera prismo havas du deklaterajn edrojn. |
![]() La dekdulatera kontraŭprismo havas du deklaterajn edrojn. |
Uzoj de dekdulateroj
- Majusklaj literoj de latina alfabeto "E" kaj "H" de sen-serifa tiparo estas dekdulateroj. Majuskla litero de latina alfabeto "I" de tiparo kun ortangulaj serifoj estas dekdulatero.
- Dekdulateran formon havas kelkaj moneroj. Inter ili aŭstralia 50 cenda monero, kroata 25-kunaa monero, meksikia 20 cenda monero.
Vidu ankaŭ
- Dekdulatera nombro
- Dekduedro - regula pluredro kun 12 kvinlateraj edroj.
Eksteraj ligiloj
- Dekdulatero kaj kahelo de Kürschak de Antonio Gutierrez
- Eric W. Weisstein, Dekdulatero en MathWorld.
- Kahelo kaj teoremo de Kürschak
- Difino kaj propraĵoj de dekdulatero kun interaga animacio
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads