Departementa Konsilio (Francio)

konsilia asembleo de francia departemento ekde marto 2015 From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

La Departementa Konsilio (franclingve Conseil départemental) estas la balotita asembleo de ĉiu franca departemento. La departementaj konsilianoj estas balotitaj per universala rekta voĉdono, po unu konsiliano por ĉiu kantono. Iliaj mandatoj daŭras ses jarojn, kaj ili estas anstataŭigitaj duone ĉiu tri jaroj. La konsilianoj balotas internan "konstantan komisionon" (commission permanente), kiu enhavas prezidanton kaj plurajn vicprezidantojn. Tiu komisiono, precipe ĝia prezidanto, estas la ekzekutivo de la departemento. La prezidanto estas krome la hierarkia estro de la departementa administraro.

Rapidaj faktoj reprezenta asembleo • leĝdona povo, Komenco ...

Hodiaŭ, la vorto "général" povas ŝajni stranga: fakte, antaŭ la kreado de la Regionaj Konsilioj en 1972, la "Conseil général" estis la plej alta loka asembleo, do la plej "ĝenerala" (male al la municipaj konsilioj). Franca leĝo de la 17-a de majo 2013[1] antaŭplanis la alinomadon de
Conseil général al Conseil départemental ekde la venonta renovigo de tiuj konsilioj, kiu okazis en 2015[2]. La konsiliaj balotoj principe okazu ĉiujn ses jarojn, sed povas okazi pli rapide, kio en la lastaj jardekoj ofte okazis: la lastaj balotoj estis en 2001, 2004, 2008, 2011, 2015 kaj 2021.

Remove ads

Historio

La leĝo de la 22-a de decembro 1789, kiu kreis la departementojn, ankaŭ ordonis la kreaĵon de "departementa konsilio" (Conseil de département) en ĉiu departemento : tiu instanco estis asembleo kun 36 elektitaj membroj. Ĝin forigis tamen nova leĝo la 4-an de decembro 1793.

La asembleoj reaperis kiel "Conseil général" danke al la leĝo de la 17-a de februaro 1800 (kiu ankaŭ kreis la prefektojn). La membroj de la novaj konsilioj, tamen, ne plu estis elektitaj, sed estis nomumitaj de la registaro. Nur en 1833 refariĝis la Departementaj Konsilioj balotitaj asembleoj, unue per pagenda voĉdono kaj sekve (post la leĝo de la 3-a de julio 1848) per universala voĉdono.

Antaŭe, la prezidanto de la Konsilio ŝanĝiĝis ĉiujare. Ekde la leĝo de la 10-a de aŭgusto 1871, la departementaj konsilianoj balotas sian prezidanton tuj post ĉiu renoviĝo de la asembleo.

Remove ads

Ĉefaj taskoj

La ĉefaj taskoj de la Departementa Konsilio estas :

  • Sociala helpo (financhelpoj...)
  • La subtenado de la departementaj vojoj kaj la plenumo de la loka aŭtobusa transportado
  • La kolegioj (duagradaj lernejoj)
  • Kulturo (subtenado de la departementa arkivejo, ktp...)

La leĝo de la 13-a de aŭgusto 2004, kiu plietendigas la francan sencentraligon, konfidis novajn taskojn al la Departementaj Konsilioj, interalie :

  • Subtenado de kelkaj naciaj vojoj
  • Asistado de la maljunuloj kaj de la junuloj
  • Administrado de kelkaj fondusoj pri loĝeco
Remove ads

Referencoj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads