Desoksiribozo

kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia

Desoksiribozo
Remove ads

Desoksiribozo (C5H10O4) estas kvinkarbona sukero (pentozo) derivata el la ribozo per eltiro de unu oksigeno.

Thumb

Desoksiribozo havas kvinmembran ringon, konsistantan el kvar karbonaj kaj unu oksigena atomoj. Hidroksilaj grupoj ligiĝas al la karbonoj enringaj (2 ĉe desoksiribozo, 3 ĉe ribozo) kaj unu al la eksterringa karbono.

La desoksiribozo kiel ribozo kapablas formi longajn ĉenojn de gravaj molekuloj. La genetika materialo de la surtera vivo konsistas el la ĉenoj de la desoksiribozo (kromosomoj) kun nukleotidoj kiel adenino, timino, guanino kaj citozino. Tiu ĉi kompleksa materialo estas konata kiel DNA (desoksi-ribonukleata acido). Partoj de la genetika DNA (genoj) servas per transskribo por konstrui RNA. La RNA uzas la transskribitajn informoj por konstrui proteinojn, enzimojn ktp., kiuj determinas la funkciadon kaj kreskadon de la vivaĵo.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads