Dimitrovgrad

urbo en Rusio From Wikipedia, the free encyclopedia

Dimitrovgrad
Remove ads

Dimitrovgrad (ruse Димитровград) estas urbo en Uljanovska provinco en Rusio.

Rapidaj faktoj Administrado, Poŝtkodo ...

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 73405.

La urbo estis fondita en la unua duono de la 18-a jarcento. Antaŭe ĝi estis nomita kiel Melekess (Мелекесс) ĝis 1972. Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1919. La urbo ankaŭ havas ŝtatan sciencan centron ('Esplorinstituto de nukleaj reaktoroj').

Remove ads

Geografio

Geografiaj koordinatoj de la urbo estas: latitudo 54°13' norde, longitudo 49°36' oriente.

La urbo estas ĉe enenfluo de rivero Bolŝoj Ĉeremŝan (Большой Черемшан) en riveron Volgo.

Historio

Thumb
Preĝejo de Sankta Georgo la Venka en Dimitrovgrad

1698 estas konsiderata la fondjaro de Dimitrovgrad kiam la unua ĉuvaŝa setlejo estis establita en la areo de la hodiaŭa urbo. Tiu loĝloko estis nomita Melekess (ruse Мелеке́сс ) laŭ la samnoma rivero, kies nomo siavice havas sian originon en la tjurkaj lingvoj. La 15-an de julio 1972, la urbo perdis sian originan nomon kaj estis renomita Dimitrovgrad honore de la bulgara komunisto Georgi Dimitrov, okaze de lia 90-a naskiĝtago.

Remove ads

Transporto

En la urbo estas fervoja stacio. Landvojo ligas Dimitrovgrad al la metropoloj de Uljanovsk kaj Samara kaj de tie al la rusa ĉefvojreto.

Telekomunikado

La interurba telefona kodo estas 84235, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2025).

Demografio

En jaro 1959 la urbo havis 50.7 mil loĝantojn.

En jaro 2002 la urbo havis 130.9 mil loĝantojn.

En jaro 2021 la urbo havis 111.0 mil loĝantojn.

Nacia konsisto

Laŭ censo de 2021 jaro[1]:

Pliaj informoj Gento, Loĝantaro ...

Esperanto en Dimitrovgrad

Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads