Dipsakaloj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La dipsakaloj (latine Dipsacales) estas planta ordo el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu ordo enhavas 2 familiojn, ĉirkaŭ 50 genrojn kaj pli ol 1000 speciojn[1],[2]. Ĝia tipa genro estas dipsako[3].
Temas pri herboj kaj lignaj plantoj (ĉefe arbedoj) kun paraj folioj, kuniĝpetalaj kaj malsuperovariaj floroj, ofte grupigitaj en pli malpli densaj infloreskoj. Oni trovas ilin preskaŭ en la tuta mondo, sed ĉefe en mezvarmaj regionoj.
La plej konataj genroj de tiu ordo estas lonicero, sambuko, valeriano kaj viburno.
Remove ads
Taksonomio
Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (29 jun. 2020)[1],[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Dipsacales Juss. ex Bercht. & J.Presl - dipsakaloj
- Adoxaceae E.Mey. - adoksacoj
- Caprifoliaceae Juss. - kaprifoliacoj
- Dipsacales Juss. ex Bercht. & J.Presl - dipsakaloj
Ekzemple, laŭ tiu klasifiko, "klasikaj" familioj kiel valerianacoj kaj dipsakacoj ne plu ekzistas, iliaj genroj nun apartenas al kaprifoliacoj. Tio povas krei problemon : normale nomo de ordo baziĝas sur tiu de ekzistanta familio.
Remove ads
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads