Distrikto Ansbach
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La distrikto Ansbach (germane: Landkreis Ansbach) situas en la sudokcidento de la federacia lando Bavario de Germanio. La eksterdistrikta urbo Ansbach estas la administra centro de la distrikto, sed ne apartenas al ĝia areo. Sur la distrikta areo de 1 972 km² fine de decembro 2024 loĝis 187 633 homoj; do meznombre 93 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Bavario la koncerna nombro estas 176, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Ansbach estas signita per 4.
Najbaraj distriktoj estas (de okcidento laŭ horloĝa iro) Ostalb, Schwäbisch Hall kaj Main-Tauber (ĉiuj en Baden-Virtembergo), Neustadt (Aisch)-Bad Windsheim, Fürth, Roth, Weißenburg-Gunzenhausen kaj Donau-Ries.
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads