Distrikto Bodensee

distrikto de Baden-Virtembergo en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Distrikto Bodensee
Remove ads

La distrikto Bodensee (Bodenlago) estas unu el ok distriktoj de la distriktaro Tübingen, la sud-oriento de la germana federacia lando Baden-Virtembergo. Ĝi estas parto de la regiono Bodenlago-Supra Ŝvabio. Administra centro de la distrikto estas la urbo Friedrichshafen. Fine de decembro 2022 la distrikto havis 222712 loĝantojn.

Pliaj informoj Blazono, Mapo ...
Remove ads

Administra divido

La distrikto konsistas el 23 komunumoj, el kiuj 5 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de decembro 2022.

Urboj:

  1. Friedrichshafen (62932)
  2. Markdorf (14356)
  3. Meersburg (6142)
  4. Tettnang (20037)
  5. Überlingen (23098)

Neurbaj komunumoj:

  1. Bermatingen (4177)
  2. Daisendorf (1564)
  3. Deggenhausertal (4412)
  4. Eriskirch (4992)
  5. Frickingen (3140)
  6. Hagnau am Bodensee (1496)
  7. Heiligenberg (3177)
  8. Immenstaad am Bodensee (6561)
  9. Kressbronn am Bodensee (8829)
  10. Langenargen (7810)
  11. Meckenbeuren (13807)
  12. Neukirch (2728)
  13. Oberteuringen (5021)
  14. Owingen (4603)
  15. Salem (12119)
  16. Sipplingen (2189)
  17. Stetten 1045)
  18. Uhldingen-Mühlhofen (8477)

Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.

Thumb
la bordo de la Konstanca Lago kun la kastela preĝejo de Friedrichshafen
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads