Meckenbeuren

komunumo de Baden-Virtembergo en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Meckenbeuren
Remove ads

Meckenbeuren [mekenBOJren ] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Bodensee kaj en la distriktaro Tübingen de la federacia lando Baden-Virtembergo, kaj krome apartenas al la geografia kaj kultura regiono Bodenlago-Supra Ŝvabio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 13807 loĝantojn sur areo de 31,89 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 430 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la najbaraj komunumoj Eriskirch, Tettnang, Friedrichshafen kaj Distrikto Ravensburg.

Thumb
skulptaĵo pri la germania tradicia kanto pri "schwäb'sche Eisebahne" - la ŝvaba fervojo
Thumb
la katolika preĝejo "S-ta Maria"
Thumb
monaĥejo Liebenau
Thumb
enirejo al la infana ludoparko "Ravensburger Spieleland"
Rapidaj faktoj neurba komunumo de Germanio, Ĝemelurboj Neustadt en Saksio vd ...
Remove ads

Subdivido

Krom la ĉefparto, la komunumo enhavas kvar partojn: Obermeckenbeuren (de 1810), ekskomunumojn Brochenzell kaj Liebenau (de 1937) kaj la ekskomunumon Kehlen (de 1972). Kelkaj de tiuj partoj enhavas mem multajn nvilaĝetojn.

Historio

La komunumo unue dokumente menciiĝis en 1496, sed jam en 879 dokumento de la Monaĥejo Sankt-Galo menciis setlulon kiu nomiĝis Megi. Oni necertas ĉu la nomo "Megi" estas la fonto de la komunuma nomo "Meckenbeuren".

Verŝajne de 1094 la areo estis posedaĵo de la Monaĥejo Weingarten. En 1530 ĝi vendiĝis al la grafo Haug de Montfort. En 1780 la grafoj de Monfort havis tro multajn ŝuldojn kaj vendis siajn posedaĵojn al Aŭstrio. Post la napoleonaj militoj, Bavario ricevis la komunumon en 1806, kaj en 1810 donis ĝin al Virtembergo.

La komunumo grandiĝetis kiam en 1847 ĝi konektiĝis al la fervoja linio Stuttgart-Friedrichshafen. La germania tradicia kanto pri "schwäb'sche Eisebahne" (la ŝvaba fervojo) mencias Meckenbeuren en refreno.

Remove ads

Eksteraj ligiloj


Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads