Grejerco (distrikto)

distrikto de kantono Friburgo en Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Grejerco (distrikto)
Remove ads

La distrikto Grejerco (en la franca lingvo District de la Gruyère; en la germana lingvo Greyerzbezirk) estas administra unuo de Kantono Friburgo. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 61 441 loĝantoj sur areo de 489,4 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 126 loĝantoj/km². Ĝia ĉefloko estas la urbo Bulle.

Rapidaj faktoj Distrikto Grejerco, Distriktoj de Kantono Friburgo ...
Remove ads

Geografio

La distrikto Grejerco situas en sudo de Kantono Friburgo kaj etendiĝas de la Friburga Mezlando tra la Friburgaj Antaŭalpoj ĝis la Alpoj. En la distrikto Grejerco fontas la rivero Sarino, kiu estas barita inter Pont-la-Ville kaj Pont-en-Ogoz al la Lago de Grejerco. La regiono estas fama pro la grejerca fromaĝo, kiu estas ĉefa ingredienco de la fonduo.

Komunumoj de la distrikto Grejerco

La distrikto Grejerco konsistas (stato en 2014) el 25 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Bulle laŭ loĝantaro estas la plej granda. Jen la listo:

Pliaj informoj Blazono, Nomo ...
Remove ads

Iamaj komunumoj de la distrikto Grejerco

Pliaj informoj Blazono, Nomo ...

Historio

La Graflando Grejerco jam estis menciita en la 12-a jarcento kaj en la jaro 1555 estis dividita inter Berno kaj Friburgo. Estiĝis el ĝi la Berna Voktejo Saanen kaj la Friburga Voktejo Grejerco, kiu ekzistis ĝis la Helveta Revolucio de 1798 kaj post ankoraŭ de 1803 ĝis 1814, kiam ĝi estis transformita al la distrikto Grejerco. Ĝian hodiaŭan dimension la distrikto ricevis surbaze de la nova kantona konstitucio de 1848.[1]

Remove ads

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads