Riaz

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Riazmap
Remove ads

Riaz (malnova germanlingva nomo Zum Rad) estas komunumo en la distrikto Grejerco en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 2181 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Remove ads

Geografio

Riaz situas en la Friburga Mezlando, sude de la distriktĉefurbo Bulle, proksimume 1 kilometron okcidente de la Lago de Grejerco. Tra riaz fluas la rojo Sionge, alfluanto de la Lago de Grejerco. La komunumo konsistas el la vilaĝo Riaz kun grandaj novaj loĝkvartaloj kaj la setlejoj L'Etrey kaj Joulin.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,76 km², de kiuj 25,7% estas kovritaj de arbaro, 62,0% servas por agrikulturo kaj 12,2% por setlado. [2]

Remove ads

Najbaraj komunumoj

La komunumo Riaz limas en nordo al Marsens, en oriento al Echarlens, en sudo al Bulle, en sudsudokcidento al Vuadens, en sudokcidento al Vaulruz, kaj en okcidento al Sâles.

Trafiko

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 12 kaj la svisa aŭtovojo A12, kies plej proksima alveturejo estas en Bulle rekte sude de la komunumo. Konekta vojo kondukas de Riaz al Corbières. Per tri buslinioj de la entrepreno Transporto Publika Friburga la komunumo estas bone konektita al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Riaz datiĝas el la jaro 900 kiel Villa Roda. En nordo de la komunumo situas la ruino de la romia marsotemplo, kiu estis nomdona por la najbara komunumo Marsens. Dum mezepoko Riaz estis havaĵo de la episkopo de Laŭzano. En 1537 riaz fariĝis havaĵo de la urbo Friburgo. Ekde la jaro 1555 Riaz apartenis al la Voktejo Grejerco, el kiu fariĝis en la jaro 1798 la distrikto Grejerco.[3]

Remove ads

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads