Distrikto Jerusalemo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La distrikto Jerusalemo (hebree מחוז ירושלים, Maĥoz Jeruŝalajim) estas unu el ses ĉefaj administraj unuoj de Israelo.
Laŭ la stato de 2014 en la distrikto vivis 1 034 200 loĝantoj sur areo de 652 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 586 loĝantoj/km². En 2005 en la teritorio vivis 853 000 loĝantoj. La distrikta ĉefurbo estas Jerusalemo.
La distrikta areo ampleksas 652 km², kunkalkulante la teritorion de la en 1967 de la israela ŝtato aneksita orienta Jerusalemo, laŭjure ne agnoskata de la internacia komunumo.
Kontraŭe al kvar el la israelaj distriktoj, la distrikto Jerusalemo ne havas subdistriktojn.
Krom la urbego Jerusalemo, la distrikto enhavas nur unusolan urbon Bejt-Ŝemeŝ.
Vido de la Kupolo de la Roko sur la Templa Monto kun la urbofono ĉe la distrikta ĉefurbo Jerusalemo
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads