Distrikto Lindau

From Wikipedia, the free encyclopedia

Distrikto Lindau
Remove ads

La distrikto Lindau - germane oficiale "Landkreis Lindau (Bodensee)" - situas en la federacia lando Bavario de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Lindau, borde de la Bodenlago (aŭ Konstanca Lago). La distrikto havas areon de 323 km², kaj fine de decembro 2024 ĝi havis 122107 loĝantojn. Ĝi estas parto de la distriktaro Ŝvabio.

Pliaj informoj Blazono, Mapo ...

Norde najbaras la distriktoj Bodensee kaj Ravensburg de Baden-Virtembergo, oriente la distrikto Oberallgäu de Bavario kaj sude la federacia lando Vorarlberg de Aŭstrio. Sudokcidente la distrikto havas naturan limon pro la Konstanca Lago; la distrikta centro Lindau situas sur insulo de la lago.

Remove ads

Administra divido

La distrikto konsistas el 19 komunumoj, el kiuj 2 estas urboj.

Urboj:

  1. Lindau
  2. Lindenberg

Merkataj komunumoj:

  1. Heimenkirch
  2. Scheidegg
  3. Weiler-Simmerberg

Kromaj neurbaj komunumoj:

  1. Bodolz
  2. Gestratz
  3. Grünenbach
  4. Hergatz
  5. Hergensweiler
  6. Maierhöfen
  7. Nonnenhorn
  8. Oberreute
  9. Opfenbach
  10. Röthenbach (Algovio)
  11. Sigmarszell
  12. Stiefenhofen
  13. Wasserburg (Bodenlago)
  14. Weißensberg

Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads