Distrikto Lubliniec

distrikto en Pollando From Wikipedia, the free encyclopedia

Distrikto Lubliniec
Remove ads

La distrikto Lubliniec - pole powiat lubliniecki - estas distrikto en la silezia provinco de Pollando. Administra centro estas la samnoma urbo Lubliniec (jen pole, germane Lublinitz, origine mezekpoe Luben). Fine de 2023 en la distrikto vivis 75 027 loĝantoj sur areo de 822,13 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 91 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun distrikto Kłobuck, distrikto Ĉenstoĥovo, distrikto Myszków, distrikto Będzin, distrikto Tarnowskie Góry, distrikto Strzelce kaj distrikto Olesno.

Rapidaj faktoj
Remove ads

Konciza historia skizo

En la teritorio troveblas spuroj de ĝermana setlado ekde la 3-a kaj 4-a jarcentoj, de aldona slava setlado ekde la 9-a. En la mezepoko la areo partenis al ŝanĝiĝantaj duklandoj, la civitanoj plejparte estis germanlingvaj, la loĝloko Luben mem fondiĝis ĉirkaŭ la jaro 1300. La lokaj dukoj orientiĝis havi pli da kontaktoj al la german- kaj ĉeĥlingva reĝlando Bohemio kaj fine la duklandoj iĝis partoj de la reĝlando. Ekde 1526 la regno kaj do ankaŭ la urbo Luben kaj ĉirkaŭaĵo apartenis al la germanlingva habsburga Aŭstrio, en 1742 la samlingva reĝlando Prusio konkeris tutan Silezion, fine de la 19-a jarcento la industriigo allogis ankaŭ polojn labori en la fabrikoj kaj minejoj, tiel ke la areo denove iĝis du-lingva. Kiam post la unua mondmilito la civitanoj mem decidu ĉu la distrikto apartenu al la novaj pola aŭ germana respublikoj, en la distrikto en plebiscito de marto 1921 53 procentaĵoj voĉdonis por la germana respubliko, en la distrikta ĉefurbo estis 88 procentaĵoj. Tiu rezulto malplaĉis al polaj aktivistoj ĉirkaŭ la gvidanto W. Korfanty, kiu sekve organizis armitan ribelon en majo 1921, sekve de kiu oni decidis ne sekvi la voĉdonon sed doni la distrikton al Pollando. Tamen la pliparte germanaj loĝantoj povis provizore resti, kaj estis nur elpelitaj post la iom malpli ol 5 jaroj da dua mondmilito, suferigaj por ĉiuj civitanoj, en 1945 kaj 1946. La distrikto doniĝis al la komunisma Pola Popola Respubliko, kaj en 1990 transiris al la komunisma Pollando.

Remove ads

Komunumoj

Eksteraj ligiloj


Thumb
kastelo de Lubliniec (jen pole, germane Lublinitz)
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads